Blazono de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blazono de Skotlando)
Blazono de Britio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1837
vdr

La blazono de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nordirlando aŭ pli mallonge blazono de Britio estas la blazono de reĝino Elizabeto la 2-a kaj simbolo de la reĝa rego.

Historio[redakti | redakti fonton]

La reĝa blazono, kiu en malmulte versiigita formo ankaŭ estas la blazono de la brita registaro, ekzistas en tiu formo ekde la ekofico de reĝino Viktoria en la jaro 1837. Jam kadre de la instalo de persona unio de la regantoj de Anglio kaj Skotio en 1602 ekestis simila formo de la blazono.

Nur kadre de la "unuiĝo" de Britio kaj Irlando en 1801, kiu respeguliĝis en novordigo de la simboloj en la blazono, malaperis el la blazono la simbolo de francia lilio, tie montrata ekde la jaro 1340 en diversaj formoj pro pretendoj de la anglaj reĝoj pri la reĝa trono de Francio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La blazonŝildo estas kvaronigata kaj montras la landopartojn:

1-a kaj 4-a kvarono En la 1-a kaj 4-a kvarono, do maldekstre (heraldike dekstre) supre kaj dekstre (heraldike maldekstre) sube la blazono de Anglio: tri oraj leopardoj sur ruĝa fono.
2-a kvarono En la 2-a kvarono (dekstre supre) videblas la blazono de Skotio: ruĝa skota leono ĉirkaŭata de ruĝa duobla kadro ornamita de lilioj sur ora fono.
3-a kvarono En la 3-a kvarono (maldekstre sube) troveblas la blazono de Irlando: ora harpo sur blua fono, kiu simboligas Nordirlandon (ĝis 1927 la tutan insulon Irlando).

Rubando de la Ordeno de la Ĝartero ĉirkaŭas la blazonŝildon. Sur ĝi videblas la moto de la ordeno: Honi soit qui mal y pense (france, „Honto al tiu, kiu pensas malbonon“). La blazona ornamo konsistas el riĉe ornamita kasko, sur kiu metatas la krono de sankta Eduardo, kaj sur la krono videblas la kronita angla leono.

La blazonŝildo teniĝas fare du ŝildoportantoj. La heraldike dekstra el ili, kronita leono, reprezentas Anglion. La heraldike maldekstra, unukorno, simboligas Skotion. La unukorno estas katenita, ĉar dum la mezepoko ĝi konsideriĝis sovaĝa kaj danĝera besto, bridebla nur de virgulinoj.

La herbeja grundo, sur kiu staras ŝildo, blazona ornamo kaj blazonportantoj, estas ornamata per teksta banderolo kun la moto de la angla reĝa dinastio: Dieu et mon droit (france, „dio kaj mia rajto“). Super la teksta banderolo videblas pliaj simboloj por Anglio (Tudoraj rozoj), Skotio (kardo) kaj Irlando (trifolioj).

Ŝanĝitaj versioj[redakti | redakti fonton]

reĝa blazono ĉe la en 1785 finkonstruita episkopa kancelierejo de la germana urbo Osnabrück el la ofictempo de Frederiko Aŭgusto, duko de York kaj Albany, renovigita en 1966 kun malmultaj ŝanĝetoj

La brita registaro uzas la saman blazonon, sed sen kasko kaj kaska dekoro, do la krono troveblas rekte sur la blazonŝildo.

Kiam la reĝino estas en Skotio, ŝi uzas la skotan version de la reĝa blazono (vidu: blazono de Skotio). Ĉefaj ŝanĝoj kompare al la anglia versio estas la interŝanĝo de la rubando de la Ordeno de la Ĝartero per rubando de la skota Ordeno de la Kardo kaj la interŝanĝo de la anglia kaj skotia blazonopartoj en la blazonŝildo.

Ankaŭ la blazono de Kanado estas versiigita versio de la brita blazono, en kiu kanadaj kaj francaj landosimboloj estis aldonataj.

Kiel versiigita versio de la brita blazono konsidereblas ankaŭ la blazono de la Commonwealth of England aŭ Komunumo de Anglio (de 1653 ĝis 1659, ne celatas la Commonwealth of Nations, la brite dominita Komunumo de Nacioj), eĉ se ĝi ne tre similas al la nuna brita blazono. La emblemo tamen kreiĝis laŭ senpera modelo de la reĝa blazono: kasko kaj kaska dekoro konserviĝis, kaj la blazonosimboloj de Anglio kaj Skotio - la irlanda harpo konserviĝis - simple anstataŭiĝis per la korespondaj flagosimboloj (georga kruco por Anglio, andrea kruco por Skotio). En la ŝildo en la mezo de la blazonŝildo situis la blazono de la Lordo-Protektanto Oliver Cromwell, arĝenta leviĝanta leono sur nigra fono. Ŝildoportantoj estas leono kaj drako, dum la moto "pax quaeritur bello" (latine, en Esperanto „paco serĉatas per milito“), estas konvena moto por reganto kiu instigis tiom da militoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]