Blazono de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Ukrainio
La malgranda ŝtata blazono
La malgranda ŝtata blazono
Uzata ekde: la 26-a de junio 1996
v  d  r
Information icon.svg

La blazono de Ukrainio laŭ artikolo 20 de la konstitucio de Ukrainio de la 26-a de junio 1996 antaŭvidatas en du versioj:

Malgranda ŝtata blazono[redakti | redakti fonton]

1. Kiel malgranda ŝtata blazono antaŭvidatas la ora tridenta forko (тризуб/Trisub) sur blua blazonoŝildo. La konstitucia teksto fortigas en sia vortumo la miton, ke la Trisub estis la "simbolo de la princa ŝtato de Volodimiro la Granda".

La statuso de la Trisub kiel nacia simbolo de Ukrainio fontas de la komencoj de la ukraina nacia konsciiĝo meze de la 19-a jarcento. Gix iĝis nacia simbolo laŭ initiativo de la historiisto Miĥajlo Hruŝevskij, siatempe prezidento de la centra komitato de la Ukraina Popola Respubliko (UNR) dum marto 1918. Hruŝevskij kaj la centra komitato provis fortigi la impreson, ke la nova nacia ŝtato estis rekta posteulo de la mezepoka Kieva Regno, por plialtigi la identiĝon de la enloĝantaro kun la nova ŝtato. La provo vidigi kontinuecon de la Kieva Regno tra la Princejo Galicio-Volinio la kozaka ŝtato de la 17-a jarcento kaj la mallongviva UNR kun la nuna ŝtato Ukrainio de la 21-a jarcento, same celas legitimigi la nunan nacian sendependecon de la ukraina ŝtato.

Pri la "origina" signifo de la simbolo ekzistas granda nombro da legendoj. Okulfrapas sia simileco kun la tridenta forto de la mitologia greka dio Neptuno. Ukrainaj lernejaj infanoj nuntempe lernas, ke en la Trisub eblas legi la ukrainan vorton ВОЛЯ (libero).

Granda ŝtata blazono[redakti | redakti fonton]

2. La granda ŝtata blazono laŭ la konstitucio kiel ĉefa elemento enhavo la malgrandan ŝtatan blazonon. Krome aperu la blazono de la armeo de la Kozakoj de Zaporiĵo (kozako kun glavo kaj pafilo). Por ke la granda ŝtata blazono oficialiĝu, necesas konstitucia plimulto de la ukraina parlamento, la Verĥovna Rada. Ĝis nun ekzistas pluraj modeloj, sed neniu ĝis nun atingis la necesan plimulton de la parlamentanaj voĉoj.

Sur unu el la modeloj bildiĝas blua rubando kun la slogano "libero, unueco, bonfarto". Tiu slogano tamen krom en tiu blazona modelo ne retroviĝas en iu leĝa teksto. Ne ĝustas la aserto publikigita en pluraj paĝoj de la interreto kaj ankaŭ en Vikipedio, ke tiu blazono estus la oficialigita ŝtata simbolo kaj la tri vortoj la oficiala ŝtata slogano.