Blazono de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Svedio
Uzata ekde: la 11-a de aprilo 1525,
konfirmita la 17-an de novembro 1905
vdr
Blazono de Svedio
la ŝtata blazono, granda versio
la ŝtata blazono, granda versio
Uzata ekde: la 11-a de aprilo 1525,
konfirmita la 17-an de novembro 1905
vdr

La blazono de Svedio havas du oficialajn versiojn, pli malgrandan kaj pli grandan.

La uzado de la blazonoj estas reguligita per sveda leĝo 1970:498 Arkivigite je 2008-05-19 per la retarkivo Wayback Machine, kiuj klarigas (en neoficiala traduko ) ke "en komercaj aktivecoj, la blazonŝildo, la flago aŭ alia oficiala insigno de Svedio ne estu uzata en varmarko aŭ alia prezentaĵo por produktoj aŭ servoj sen taŭga rajtigo." Tio malhelpu krei impreson ke la varo havus oficialan apogon de la sveda ŝtato.

Ajnan reprezentaĵon konsistantan el tri kronoj ordigataj du supre kaj unu malsupre la registaro de Svedio konsideras esti la pli malgrandan ŝtatan blazonon, kaj ĝia uzado estas do limigata per leĝo 1970:498.

La granda blazono estas difinita en la sveda leĝo kiel sekve:

Blazonŝildo lazura, kvaronigata per kruco de heraldika oro (fakta flavo) kun etenditaj brakoj, kaj centre plia blazonŝildo enhavanta la dinastian blazonon de la Reĝa Domo. En la unua kaj kvara kampoj videblas po tri malfermitaj kronoj - du supre kaj unu malsupre. En la dua kaj tria kampoj estas tri maldekstren fluantaj riveretoj el heraldika arĝento (fakta blanko), antaŭ kiuj staras leono kun ruĝaj (heraldike gorĝaj) ungoj kaj lango, kronita per malfermita krono. La centra blazonŝildo montras en la maldekstra (heraldike dekstra) duono la blazonon de la dinastio Vasa (ora fasko antaŭ blua, blanka, ruĝa fono) kaj en la dekstra (heraldike maldekstra) duono la blazonon de la dinastio Bernadotte. La ĉefa ŝildo estas kronita per reĝa krono kaj ĉirkaŭita de la insignoj de la reĝa Ordeno de la Serafoj. Tenantoj de la ŝildo estas du leonoj forrigardantaj, kronitaj kaj kun forkoformaj vostoj, kun ruĝaj (heraldike gorĝaj) ungoj kaj lango, starantaj sur ora fundamento. Ĉio estas ĉirkaŭata per mantelo el heraldike ermena felo, kronata per reĝa krono kaj ligita per orkoloraj kordoj.