Serafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Serafoj estas altrangaj anĝeloj. Ili menciiĝas en la bibliaj libroj Jesaja kaj en la Apokalipso de Johano kaj en la Nag-Hamado-libro La Estiĝo de la Mondo.

La vorto 'seraf' devenas, pere de la latina, de la hebrea verbo saraph (bruli) kaj ankaŭ retroviĝas en la akada sarapu (bruli) kaj en la mezegipta śrf (varmi).

La serafoj en Biblio[redakti | redakti fonton]

Serafoj nur unu fojon menciiĝas en Torao, nome en Jesaja 6 :1-3 :

En la mortojaro de reĝo Uzzia mi vidis la Sinjoron, sidanta sur alta trono. La orlo de lia mantelo plenigis la tutan templon. Super li staris serafoj. Ĉiu el ili havis po 6 flugiloj, du por kovri la vizaĝon, du por kovri la abdomenon kaj du por flugi. Ili vokis unu al la alia : 'Sankta, sankta, sankta estu la Sinjoro de la ĉielaj potencoj. La tuta tero pleniĝas de lia majesteco.'

Post la serafoj sekvas la keruboj