Blazono de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Belgio
La granda reĝlanda blazono
La granda reĝlanda blazono
Uzata ekde: 1830
vdr

La blazono de Belgio ekzistas en tri versioj.

La esenca komuna eco de ĉiuj tri estas la ŝildo, sur kiu bildiĝas la Brabanta Leono kun ruĝa lango. Ĝi tie bildiĝas, ĉar la duklando Brabanto estis la ĝermejo de la batalo pri libereco de Belgio.

Belgio – lando kun tri blazonoj[redakti | redakti fonton]

Pri la blazono de Belgio konsiderindas, ke la reĝlando Belgio ekde 1830 havas du blazonojn: malgrandan kaj grandan. Aldone la ŝtato Belgio havas sian propran blazonon.

La granda kaj la malgranda reĝlandaj blazonoj[redakti | redakti fonton]

En ambaŭ versioj la ŝildo teniĝas de du leonoj, de kiuj ĉiuj portas la flagon de Belgio. Sub la ŝildo troveblas teksta banderolo kun la moto de Belgio en franca lingvo ("L'union fait la force"/"La unueco faras la forton"). Ĉio troveblas sub blazona "tendo" kun la reĝa krono.

La sola pli granda diferenco inter la du blazonoj estas, ke en la granda blazono kontraŭe al la malgranda super la blazona tendo aldone "flirtas" la flagoj de ĉiuj ok historiaj belgiaj provincoj.

Blazonoj de la lingvaj komunumoj kaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar en Belgio parolatas tri diversaj lingvoj, la lando dividiĝis en tri lingvajn komunumojn:

  1. la flandra komunumo, en kiu parolatas la nederlanda lingvo,
  2. la valona komunumo, en kiu parolatas la franca lingvo, kaj
  3. la germanlingva komunumo, kiu administre apartenas al la provinco Lieĝo.

Krome Belgio dividatas en tri regionojn, kies limoj ne plene kongruas kun tiuj de la lingvaj komunumoj:

  1. la Flandra Regiono
  2. la Valona Regiono kaj
  3. la Brusela Ĉefurba Regiono.
Nederlandlingva Komunumo La Nederlandlingva Komunumo ricevis sian blazonon la 30-an de marto 1988.

La blazono montras la leonon de Flandrio, kiel ĝi uziĝis ekde la 12-a jarcento en la blazono de la grafoj de Flandrio. La Flandra Regiono, kiu administratas per la Flandra (nederlandlingva) Komunumo, ne havas propran blazonon.

Franclingva Komunumo,
Valona Regiono
La Franclingva Komunumo ricevis sian blazonon la 3-an de julio 1991.

La koko ekde la jaro 1913 estas la simbolo de Valonio (jam multe pli longe ĝi estas la tradicia simbolo de la najbara, samlingva ŝtato Francio).

Germanlingva Komunumo La Komunumo ricevis sian blazonon la 1-an de oktobro 1990.

La blazona besto estas la leono de Limburgo, ĉar tiu regiono pasintece apartenis al Limburgo. Nuntempe ĝi administre apartenas al la provinco Lieĝo. La naŭ floroj reprezentas la naŭ germanlingvajn komunumojn.

Brusela Ĉefurba Regiono Ekde la 5-a de marto 1991 la lilio estas la blazono de la Brusela Ĉefurba Regiono.

La lilio ekde jarcentoj uziĝis kiel insigno de la urbo Bruselo.