Blazono de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Litovio
Oficiala versio de la blazono de Litovio
Oficiala versio de la blazono de Litovio
Uzata ekde: 1991 (unua versio ekde 1366)
v  d  r
Information icon.svg

La blazono de Litovio havas la nomon Vytis [VI:tis] (la persekutanto), bildigas blankan kavaliron sur blanka ĉevalo, kaj estas unu el la plej tradiciaj eŭropaj blazonoj. La nuna blazono estas difinita laŭ artikolo 15 de la konstitucio de Litovio, kiu dum la jaro 1992 ekvalidiĝis pro referendumo.

La moderna versio de la blazono, akceptita dum 1991, montras sur ruĝa fono arĝentan mezepokan kavaliron kun kiraso, kasko kaj oraj spronoj sur arĝenta saltanta ĉevalo kun oraj hufoj. En la dekstra mano li tenas super la kapo arĝentan glavon kun ora tenilo, en la maldekstra bluan ŝirmilon kun ora Lorena kruco. La fermilo de la glavingo estas ora, kaj la ĉevalaj selo kaj bridiloj havas bluan koloron kun oraj ornamoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

blazono de la Grandduklando Litovio

La Vytis jam uziĝis komence de la 14-a jarcento, dum la regotempo de la litova grandduko Narimantas, filo de Gediminas - tiel raportas la Kronikoj de Ĵemajtio.

La pli-malpli nunan formon la simbolo de la atakanta rajdanta kavaliro pruvite havas dum la jaro 1366 sur sigelo de la litova grandduko Algirdas. La simbolon transprenis lia filo Jogaila (Jogajlo) kaj ankaŭ de postaj generacioj de litovaj granddukoj. Kiam Jogaila aprenis kristanecon dum la jaro 1386 kaj baptiĝis, al la blazono li aldonigis la duoblan krucon, simbolon de la Sanktulo Ladislao de Hungario. Tiu kruco poste iĝis simbolo de la dinastio de Jagelonoj / Jogajlidoj, kaj ankoraŭ nun ankaŭ estas parto de la blazonoj de Hungario kaj Slovakio.

Ankoraŭ ene de la 14-a jarcento la simbolo de la kavaliro sur ĉevalo aperis kadre de ŝildoforma blazono - unuafoje en la sigelo de grandduko Jogaila dum la jaro 1386, duafoje en la sigelo de grandduko Vytautas dum 1401.

Dum la 15-a jarcento la kavaliro en tiu formo iĝis la blazono de la Grandduklando Litovio kaj de ĝia centra Duklando Vilno. Malnovaj versioj de la komenco de la jarcento montras la kavaliron sur ĉevalo foje kun lanco kaj rajdantan maldekstren (el heraldika vidpunkto de la rajdanta kavaliro mem, do el vidpunkto de la vikipedia rigardanto dekstren). Plej laste ekde la dua duono de la 15-a jarcento tamen la formoj kaj koloroj de la rajdanta kavaliro, kun ĉiuj nunaj eroj - glavo super la kapo en la dekstra, ŝirmilo tiuforma en la maldekstra mano - restas fiksaj.

La nomo Vytis por la blazono skribe unuafoje pruveblas en teksto de la 16-a jarcento, sed kredeble estas multe pli malnova.

blazono de la dinastio de Jagelonoj / Jogajlidoj

La atakanta rajdanto origine supozeble estis bildigo de la reganto de Litovio, sed dum la paso de pluraj jarcentoj formiĝis la opinio, ke temu pri mita kavaliro, kiu forpelu fremdajn atakantojn el la lando. Speciale en la 19-a kaj frua 20-a jarcento, kiam Litovio estis okupita de la Rusia Cara Regno, kiu maltolereme rilatis al flegado de la litova lingvo kaj al streboj je kultura kaj politika aŭtonomeco, tiu legenda interpreto estis populara.

blazono de la feŭda respubliko Pollando-Litovio

Kun minimumaj stilaj ŝanĝetoj la blazono ĝis la jaro 1795 restis la ŝtata simbolo de la Grandduklando Litovio. Ekde tiu jaro, kiam ekestis la duobla ŝtato Pollando-Litovio, la Vytis kune kun la aglo de Pollando konsistigis la blazonon de tiu ŝtato.

Dum la fluo de la jardekoj la Vytis pli kaj pli populariĝis kaj iĝis parto de la blazono de multaj provincoj kaj urboj de Litovio. La Vytis sur la orienta pordego (la "Pordego de Krepusko") de la urbomuro de Vilno simboligis la statuson de la urbo kiel ĉefurbo de Litovio. , vieler Provinzen kaj Städte Litovios. La am Osttor La Stadtbefestigung Vilnius' ("Tor La Morgenröte") angebrachte Vytis, La sich bis heute erhalten hat, symbolisierte La Stellung La Stadt als litauische Hauptstadt.

La "Pordego de Krepusko" en Vilno kun la ŝtata emblemo

Kiam Litovio dum la jaro 1795 konkeriĝis kaj aneksiĝis de la rusia cara regno, la Vytis estis integrita en la grandan rusian blazonon. En iom modifita formo ĝi plu uziĝis en la blazono de la urbo Vilno kaj la ĉirkaŭa gubernio.

Unua duono de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la ŝtata sendependiĝo de Litovio rezulte de la Unua Mondmilito la Vytis iĝis oficiala ŝtata simbolo. Multnombraj artistoj prezentis artajn proponojn por la ekzakta dezajno. Aparte ŝatiĝis la versio de Antanas Žmuidzinavičius, kaj dum 1929 ekfunkciis komisiono el artistoj, kiu surbaze de blazonaj versioj el la 16-a jarcento diskutis grafikajn detalojn.

Post la konkero de Litovio fare de la armeo de Sovetunio dum la jaro 1940 la Vytis estis malpermesita, la uzo de la blazono dum la stalinaj tempoj signifis malliberejon aŭ deportadon al mallibereja kampadejo en Siberio. La Litova Socialisma Soveta Respubliko LSSR ricevis blazonon laŭ la modelo de aliaj sovetiaj blazonoj, kiu restis oficiala ĝis la jaro 1990.

Ekde 1988[redakti | redakti fonton]

Nur dum la jaro 1988 la Vytis denove estis laŭleĝe permesata kaj ekde la 11-a de marto 1990 denove estas la oficiala nacia simbolo de la ŝtato. La fina dezajno baziĝas sur modelo de la artisto Juozas Zikaras el la jaro 1925, kiun li faris por la moneroj de la litova nacia valuto Lido (litove Litas). La transpreno de tiu modelo estas klara simbola signo, ke la nuna ŝtato Litovio komprenas sin kiel rekta posteulo de la sendependa respubliko Litovio de la jaroj 1918 ĝis 1940.

La 10-an de aprilo 1990 la Supera Soveto de la Respubliko Litovio reoficialigis la ŝtatan emblemon, dum la 4-a de septembro 1991 modifis la blazonan difinon je detaloj. Dum la jaro 2004 la litova parlamento Seimas enkondukis ŝtatan flagon, kiu montras la ŝtatan blazonon sur ruĝa fono - tia flago jam uziĝis dum la jaroj 1918 ĝis 1940. Tiu flago ne anstataŭigas la trikoloran litovan flagon ruĝan-verdan-flavan, sed krome uziĝas de ŝtataj institucioj en aparte festaj eventoj kaj jubileoj. Aktuale oni diskutas aldone oficialigi grandan version de la ŝtata blazono, kiu enhavu tekstorubandon kun la slogano "Vienybė težydi", "Ke la unueco floru", el la litova nacia himno Tautiška Giesmė. La flaga uzo de la Vytis sur ruĝa fono apud la nacia flago trikolora substrekas la ligon de la nuna ŝtato al la mezepoka Grandduklando Litovio kaj per tio substrekas la komunajn historiajn jarcentojn de Litovio kaj Pollando, Belorusio kaj Ukrainio.

Dum la jaro 1918 oni preferis la trikoloran flagon al flago kun la nacia blazono sur ruĝa fono, unuavice ĉar la trikolora flago vekis asociigojn kun aliaj, ĉefe okcidenteŭropaj burĝonantaj demokratioj (ekzemple la trikolora flago de Germanio estis simbolo de la demokratia revolucio de 1848, kaj restis ŝtate neoficiala simbolo de demokratio ĝis 1918, kaj simile estis en Hungario kaj aliaj landoj), kaj duavice ĉar la ruĝa fona koloro tiuepoke estis forta asociigita kun la Bolŝevikoj en la najbara komunisma Sovetunio. Tamen nun post la malapero de Sovetunio la ruĝa koloro, kiu en heraldiko ĝenerale simboligas sangon, ŝajnas tute taŭga simbolo por la grandparte tre sangaj bataloj de la litova popolo dum multaj jarcentoj teni kaj reatingi kulturan kaj ŝtatan aŭtonomecon kaj sendependecon.

Krom esti la ĉefa elemento de la nuna nacia valuto litova lido, aparte de ties moneroj, la Vytis ankaŭ estos la decida elemento de la estontaj litovaj eŭro-moneroj.

Origino de la vorto Vytis[redakti | redakti fonton]

La origino de la vorto Vytis ne plene klaras. Unuafoje ĝi estas skribe menciata de la litova historiisto Simonas Daukantas. La vorto klare estis nomigo por mezepoka kavaliro respektive rajdisto. Lingvistike la bazo de la substantivo Vytis (la persekutanto) estas la verbo vyti (persekuti), analoge al pyktis (kolero) kaj pykti (kolerigi) respektive kryptis (direkto) kaj krypti (klini, direkti). Dum la jaro 1884 la nacia gazeto Aušra (krepusko) unuafoje skribe oficialigis la vorton por la nacia blazono.

Similaj blazono-variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sub la belorusa nomo Pahonia (Паго́ня, laŭvorta traduko de "vytis") la litova ŝtata blazono ankaŭ estas historia simbolo de Belorusio. Inter la jaroj 1991 kaj 1995 ĝi estis la oficiala ŝtata blazono de Belorusio - kun la sona diferenco ke la kavaliro sur sia ŝildo portis kristanisme ortodoksan patriarkan krucon. Ankaŭ dieversaj familioj de la pola nobelaro Szlachta [Ŝlaĥta] uzis la Vytis en siaj blazonoj.

La hodiaŭaj blazonoj de la distriktoj Vilnius (Vilno) kaj Panevėžys same montras variaĵojn de la Vytis. Pluraj litovaj urboj uzas la Vytis en dividitaj blazonoj - ekzemple la urbeto Liudvinavas en la komunumo Marijampolė. Kaj ankaŭ pluraj polaj urboj kaj havas la simbolon de Litovio en dividitaj blazonoj, kutime kombine kun la blanka (heraldike arĝenta) aglo de la pola reĝlando sur ruĝa fono en la alia parto: ekzemplo por tio estas la urbo Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto (malkutime tie la Vytis rajdas sur flava fono), kaj la Podlaĥia Provinco en kiu situas Bjalistoko.