Blazono de Aŭstrio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Aŭstrio
la ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1919
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La aŭstria federacia blazono, la nuntempa blazono de Aŭstrio, enkondukiĝis en la jaro 1919 kun la ruĝa-blanka-ruĝa flago de Aŭstrio kaj la simbolo de "aŭstria federacia aglo" (Österreichischer Bundesadler). En la tempo de Aŭstrofaŝismo ĝi anstataŭiĝis per alia agla simbolo nomata Quaternionenadler, kaj post la fino de la Dua Mondmilito en 1945 la blazono de 1919 en ioma variigo - aldoniĝis frakasitaj ĉenoj de mallibero - reenkondukiĝis.

1945 ĝis nun
respubliko Aŭstrio
ŝtata blazono
(simpla versio)
blazono de la 1-a respubliko (1919–1934)

La blazonon detale difinas la "federacia leĝo de la 28-a de marto 1984 pri la blazono kaj aliaj nacia simbolo de la respubliko Aŭstrio.

[redakti] Priskribo

La aŭstra federacia blazono montras ŝvebantan, unukapan, nigran aglon un oraj kruroj, beko kaj krono kaj ruĝa lango, kies brusto estas kovrata per ruĝa blazonŝildo dekorita per heraldike arĝenta (fakte blanka) larĝa horizontala strio. La du maleolojn ĉirkaŭas frakasita fera ĉeno. En la heraldike dekstra piedo la aglo portas falĉilon, en la maldekstra piedo oran martelon (komparu la simbolon de martelo kaj falĉilo ofta en komunistaj blazonoj). Ekzistas du diversaj versioj de la blazono: Versio konvena al la nacia konstitucio, en kiu la aglo - heraldike ĝuste - montratas unukolore nigre, kaj arta versio, en kiu la plumaro de la aglo estas detale prezentata. Ambaŭ versioj oficiale uziĝas.

[redakti] Simboleco

La federacia aglo sur flagomasto antaŭ la austria parlamentejo

La simboloj kaj emblemoj en la federacia emblemo de Aŭstrio signifas:

  • La aglo: suvereneco de Aŭstrio (enkondukita en 1919)
  • La ruĝa-blanka-ruĝa ŝildo "Bindenschild": historia emblemo de Aŭstrio el la alta mezepoko, origine simbolo de la nobela dinastio Babenberger, reenkondukita en 1915
  • La urbomura krono: simbolo de la burĝoj (enkondukita en 1919)
  • La falĉilo: simbolo de la kamparanoj (enkondukita en 1919)
  • La martelo: simbolo la laboristoj (enkondukita en 1919)
  • La frakasita fera ĉeno: memorigo pri la liberigo el la nacisocialisma diktaturo (enkonduko en 1945)

Malsamaj politikaj interpretoj de la federacia blazono en la pasinteco kreis fortajn diskutojn pri la blazono. Laŭ enketoj tamen la origina signifo de la blazono estas vaste konata inter la civitanoj de Aŭstrio, kaj ne ĝustas la kritiko ke la simboleco estus "tro komplika". Unuflanke tamen la respublika blazono interpretas kiel nova respublika simbolo, aliflanke kiel ŝanĝita versio de la malnova habsburga blazono. Laŭ la dua teorio en la antaŭa blazono de Aŭstrio-Hungario, la du kapoj de la duobla aglo reprezentis po Aŭstrion kaj Hungarion kaj la forfalo de unu kapo simple respegulis la forfalon de Hungario el la ŝtato - baze la aglo do daŭre estus monarkia signo. Oficiala aldonaĵo pri la leĝo pri nova "blazono kaj ŝtata sigelo de la respubliko de germanlingva Aŭstrio" de 1919 tamen substrekis ke la "nova" unukapa aglo ne aludis al la antaŭa habsburga duobla aglo, sed al "...la simbolo de la romia respubliko, la "aquila". En la sekva frazo tamen rimarkatis "ke la loĝantaro tuj rekonu kaj respektu la novan insignon, kaj ke tial certagrada simileco al la antaŭa ŝtata simbolo ja estis intencita.

La aŭstriaj federaciaj landoj tamen plejparte tenis siajn antaŭrespublikajn blazonojn, je granda parto devenaj el la alta mezepoko.

Aliaj kritikantoj malŝatis ke la martelo kaj falĉilo en la blazono interpreteblus kiel kommunistaj simboloj – la du komunismaj simboloj tamen estas krucitaj, kaj en la aŭstria simbolo intencatas triopo el martelo, falĉilo kaj urbomura krono.

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj