Dukapa aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duobla aglo)
Saltu al: navigado, serĉo
La dukapa aglo estis la simbolo de la turko-Selĝukoj, jen ĝi troviĝas kiel reliefo sur la minareto de la „Madraso de mallarĝa minareto“ (turke İnce Minareli Medrese) en la distrikto Selçuklu de la provinco Konya. La madrasa konstruiĝis en la jaro 1264.

Dukapa aglo en la heraldiko estas suraĵo kiu prezentas aglon kun du kapoj kaj koloj, kiuj kreskas el komuna brusto.

Bildigo[redakti | redakti fonton]

same antikva kiel moderna formo de la dukapa aglo (heraldika modelo)

La dukapa aglo funkcias sur blazono same kiel la ordinara (unukapa) krom kiam ĝi estas "kronita". En ĉi kazo, povas aperi du kronoj (po unu sur ambaŭ kapoj) ĉu nur unu svebanta meze super ili.

La "dukrona"-variaĵo realiĝis en la "Granda blazono de la Rusia Imperio". Per la aldono de sankta aŭreolo al ambaŭ kapoj la dukapa aglo simbole ankoraŭ signife plivaloriĝas.


Interpreto[redakti | redakti fonton]

La aglo, en multaj lingvoj nomata "reĝo de la aero", estis kaj estas en tre multaj kulturoj simbolo por altrangaj dioj (por Eŭropo aparte Zeŭso/Jupitero). Analogie la dukapeco estas simbolo por duobla regado, aparte "reĝo kaj imperiestro", ĉar ekzemple en la germanlingva mezepoka Sankta Romia Imperio la germania-romia reĝo nur post dua troniga ceremonio fare de la papo ankaŭ akiris la titolon de imperiestro. Tiel la dukapa aglo en blazono substrekis la elstarecon de la blazona posedanto kompare al "kutima aglo", do "kutima reĝo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj dukapaj agloj[redakti | redakti fonton]

emblemo de dukapa aglo surbate de la potencosimboloj de la Bizanca Imperio. La maldekstra (okcidenta) kapo reprezentas Romon, la dekstra (orienta) kapo Konstantinopolon. La kruco kaj la terglobo en la ungoj simboligas la eklezian kaj politikan aŭtoritaton (reliefo en la preĝejo de Sankta Georgo en la Ekumena Patriarkejo de Konstantinopolo)
blazono de la imperiestra rezideja urbo Vieno (1461–1925)

La unua konata dukapa aglo konatas el la 23-a jarcento antaŭ Kristo kaj uzatis en Babilonio. En la antikva okcidentazia tapiŝoteksa arto la simbolo transpreniĝis en simetriaj paroj. El tiu arta tapiŝoteksa stilo la figuro transpreniĝis ankaŭ al aliaj artaj formoj.

Laŭ la aŭstra historiisto Norbert Weyss la dukapa aglo ekestis en pluraj kulturoj sendepende unu de la alia - ekzemple en Tibeto, Pakistano, Sri-Lanko kaj en Peruo.

En Malgrandazio la dukapa aglo kiel simbolo de rega dinastio sisteme uzatas ekde la 4-a jarcento post Kristo, en la antikva Armenio (nuntempe la limregiono inter Turkio kaj Sirio) ekde la jaro 302 kiel altranga religia simbolo. Per la regantoj de Bizanco ĝi disvastiĝis tra la Egea Maro kaj Sudorienta Eŭropo, kaj iĝis simbolo de la konfronto inter kristanismaj kaj islamaj imperioj tie.

Per okcidentaziaj ŝtofoj la dukapa aglo en la 11-a jarcento ankaŭ atingis okcidentan Eŭropon kaj ekde ĉirkaŭ la jaro 1100 estis uzata de la tiea arto. Ekzemplo por tio estis romanikaj statuoj tiutempaj en Francio.

dukapa aglo sur dania sigelo

La unua sigelo kun la simbolo de dukapa aglo aperis en la jaro 1180 kiel elektita signo de la grafoj de Saarwerden en Loreno. La simbolon de dukapa aglo en oro sur nigra grundo en 1237 la imperiestro Frederiko la 2-a donacis al Vieno, okaze de la elekto de Konrado la 4-a je germania reĝo.

La dukapa aglo kiel imperia simbolo[redakti | redakti fonton]

dukapa aglo en la blazono de la Sankta Romia Imperio, ilustraĵo de pompa manusktipto ĉirkaŭ la jaro 1540

Dum la fina fazo de la Bizanca Imperio la dukapa aglo iĝis kutima simbolo de la imperiestra dinasto. De tiuj agloj devenas problable ĉiuj "imperiaj agloj" en eŭropaj blazonoj.

La bizanca dukapa aglo havis tri kronojn, unu sur ĉiu agla kapo kaj plia pli granda meze super ambaŭ kapoj, kaj pli poste aldone havis brustan ŝildon montrantan la kristanan sanktulon Georgo. Post la pereo de la bizanca imperio tiun pompan formon de la dukapa aglo transprenis aparte la Rusia Imperio, kiu konsideris sin heredanto de la bizanca regno.

En la germanlingva mezepoka Sankta Romia Imperio la dukapa aglo en nigro antaŭ ora fono estis uzata ekde la imperiestro Sigismondo, ekzakte ekde la jaro 1433. Antaŭ ekde la epoko de Karolo la Granda la unukapa imperia aglo estis la signo de imperiestra potenco. Sanktan aŭreolon jam havis la unukapa imperia aglo, kaj la dukapa aglo ricevis aŭreolon po por ambaŭ kapoj.

La en 1871 starigita Germana Imperiestra Regno en sia blazono denove anstataŭigis la dukapa aglon per unukapa aglo.

Post la malfondo de la Sankta Romia Imperio en la jaro 1806 la dukapa aglo ankaŭ venis en la blazono de la Aŭstria Imperio. Tie ĝi restis ĝis la malfondo de la monarkio Aŭstrio-Hungario en 1918. La aŭstra monarkio zorge adaptis la blazonon laŭ politikaj ŝanĝiĝoj: la brusta ŝildo de sia dukapa aglo en la "granda blazono" kreskis ĝis 62 blazonopartoj, en la "mezgranda blazono" la flugilaj plumoj portis platetojn de la habsburgaj heredaj teritorioj, inter ili ankaŭ la reĝlando Hungario.

Dum la tempo de Aŭstrofaŝismo inter la jaroj 1934 kaj 1938 la blazona aglo denove estis dukapa, kaj kun aŭreoloj, en heraldika-simbola arbitreco.

Ankaŭ la kristana Greke Ortodoksa Eklezio uzis la dukapan aglon laŭ la tradicio de la Bizanca Imperio. La Armena Apostola Eklezio uzas la simbolon de la dukapa aglo laŭ 1300-jara tradicio.


Nuna uzo[redakti | redakti fonton]

Ŝtataj blazonoj[redakti | redakti fonton]

Intertempe la dukapa aglo denove troveblas en la ŝtata blazono de Rusio.

Albanio nuntempe estas inter la malmultaj nacioj, kiuj ankoraŭ portas la dukapan aglon en sia nacia flago. Tiu dukapaa aglo fontas de la albana nacia heroo Skanderbeg (1405–1468), kiu uzis la simbolon en sia sigelo. Kiam Albanio en 1912 iĝis sendependa ŝtato, la dukapaa aglo de Skanderbeg deklariĝis ŝtata blazono.

Ankaŭ en la ŝtata blazono de Serbio kaj Montenegro troviĝis dukapa aglo, kaj same en la blazonoj de la du ekde la jaro 2006 dividitaj unuopaj ŝtatoj.


Kromaj blazonoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la blazonoj de nobelaj dinastioj, distriktoj, urboj, gildoj (ŝuistoj) kaj multaj pliaj tradiciaj ligoj kaj institucioj aperas la dukapa aglo.


Apartaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Apartaĵo en la blazono de la franca urbo Versailles estas dukapa koko anstataŭ la dukapa aglo. Jen la nacia simbola besto de Francio transprenis la rolon de la aglo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Norbert Weyss: Der Doppeladler - Geschichte eines Symbols. En: Adler kajero 3, 1986, paĝo 78 kaj sekvaj
  • Norbert Weyss: Der Doppeladler in aller Welt, Geschichte eines Symbols. ekspozicia katalogo de la muzea asocio Mödling, Malsupra Aŭstrio, n-ro 83, februaro 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]