Flago de Skotlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2, 2:3, 3:5, 4:5

Flago de Skotlando (angle Flag of Scotland, skote Banner o Scotland, skotgaele Bratach na h-Alba) estas oficiala historia simbolo de Skotlando. Ĝi prezentas bluan ortangulan tukon kun blanka oblikva (Andrea) kruco. Oni ne reglamentas proporcion de flankoj kaj kutime uzas tukojn 2:3 aŭ 3:5. Larĝo de la diagonalaj strioj, kiuj derivas la oblikvan krucon, estas 1/5 parto de larĝo de la flago.

Laŭ legendo, en la jaro 832 la reĝo Oengus la 2-a, kiu gvidis l’armeon de piktoj kaj skotoj kaj preparis sin al batalo kontraŭ engla reĝo Adelstano, en la nokto antaŭ la batalo preĝis al Dio pri donado de venko, kaj votis, ke en okazo de venko li deklaros la sanktan apostolon Andreon kiel la patrono de Skotlando. Matene nuboj super la batalkampo derivis en blua ĉielo la literon «X», ripetinta formon de la kruco, sur kiu en la jaro 70 p.K. en greka urbo Patraso estis krucumita la sankta Andreo. Piktoj kaj skotoj inspiriĝis per tiu ĉi dia antaŭsigno, kaj englojn atakis timo. Kiel rezulto, la armeo de Oengus la 2-a, malplia je kvanto ol la engla armeo, venkis en la batalo, kaj la apostolo Andreo estis deklarita kiel la sankta patrono de Skotlando.

La reĝa standardo

Fakte, unuan fojon la oblikva kruco estis uzita kiel nacia simbolo en 1286 sur sigelo de la skota gvardio, kaj la flago mem aperis en la jaro 1542.

En 1601 la skota kaj la angla flagoj estis kunigitaj en la flagon de Britio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]