Loch Ness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo
Loch Ness rigardante el orienta fino
Informo
Nomo: Loch Ness
Situo: Norda Skotlando
Surfaco 65 km²
maksimuma profundo: 230 m
Alfluantoj: rivero Oich
Defluantoj: rivero Ness
Alto super marnivelo: 16 m
Pli grandaj bordaj komunumoj: Fort Augustus, Drumnadrochit
Specifaĵo: fabeloj pri monstro

Loch Ness (Loknesa lago aŭ loĥo) estas lagoloĥo en la altmontaroj de norda Skotlando.

Ĝi longas 36 km kaj larĝas nur 1,5 km kaj ĝi havas makimuman profundon de 230 metroj. Ĝi estas la 2-a plej granda lago de Skotlando. La lago Loch Ness apartenas hodiaŭ al Kaledonia Kanalo (Caledonian Canal). Tiu interkonekta vojo estis konstruita inter la atlantika bordo ka nordmara bordo por certigi pli mallongajn transportvojojn por la industriaj varoj kaj eviti la malbonveteron norde de Skotlando.

La Loch Ness estas ero de Great Glen, la granda kavo estiĝinta en la praepoko kaj tiel tratranĉas la altebenaĵon de nordoriento al sudokcidento.

Ĉe la bordo de Loch Ness troviĝas ankaŭ ruinoj de Kastelo Urquhart, kiu estis renovigita kaj iĝis ŝatata flugcelo.

Laŭ legendoj, en la lago vivas Monstro de Loch Ness, t.n. Nessie (Nessi). La lago estas tre ŝatata turisma celo pro la onidiraj Nessie-vidoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]