Ben Nevis

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ben Nevis (skotgaele Beinn Nibheis) estas la plej alta monto en Granda Britio. Ĝi situas en la okcidento de Skotlando, apud la urbo Fort William. Ĝi altas je 1343 metroj. Ĝis ĝia supraĵo gvidas longa sed (dum somero) sufiĉe facila piedvojo, ofte nomata "turista vojo", sed ekzistas ankaŭ pli malfacilaj vojoj supren. Norde de la pinto estas krutaj klifoj.