Rotokasa lingvo
El Vikipedio
ISO-lingvokodo :
| 639-1 = | mankas |
| 639-3 = | roo |
La rotokasa lingvo estas parolata en Bougenvilo, insulo oriente de Nov-Gvineo, parto de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi estas ano de la orientpapua lingvaro. Ĝia ĉefa famigaĵo, lingvistike, estas ke ĝi havas unu el la plej malgrandaj fonemaroj en la mondo: ses konsonantoj (p t k v r g) kaj kvin vokaloj (i e a o u); la /t/-fonemo havas la alofono [s] antaŭ la /i/-fonemo. Nur la murapirahana havas malpli da fonemoj.
Tiel, la rotokasa alfabeto konsistas el dek du literoj: AEIGKOPRSTUV.
La fonemoj de la rotokasa, en IFA, estas:
Bilabiala Alveolara Velara
Voĉa plozivo p t k
Senvoĉa plozivo g
Voĉa frikativo β
Senvoĉa frikativo s
Voĉa frapeto ɾ
Vokaloj i e ɑ o u
Ortografie, v signifas IFA /β/.
