Lango (anatomio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lango (planlingvo). Disambig.svg

Lango
Tongue.agr.jpg
Homa lango
latine lingua
de Gray subject #245 1125
vejno/j v. lingualis
nervo/j n. lingualis
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Lango estas organo kiu havas surfacon kun multe da gusto-sentemaj punktetoj. Ĝi konsistas precipe el muskoloj. Unuj kapabligas ŝanĝi la pozicion de la lango en la buŝo. Aliaj kapabligas ŝanĝi la formon. La lango estas la plej movebla organo.

Enhavo

[redakti] Homa lango

La homa lango estas organo kiu estas mola kaj tre movebla. Ĝi situas en la buŝo kaj estas necesa por engluti la manĝojn, ĝi helpas dum maĉado kaj purigado de la dentaro.

Laŭ kredo kaŭzita de mistraduko far Edwin Boring [1] de germana artikolo[2], oni priskribis langan mapon laŭ kiu la kvar diversaj tiam konataj gustoj (nun oni konsideras ke ekzistas kvin) estus sentataj en apartaj regionoj. Estis poste pruvite ke tiu priskribo estas malvera. Ekzistas apartaj papiloj (kaliciforma, fungoforma, fadenforma kaj korolforma) troveblaj en precizaj lokoj sur la lango kaj ankaŭ en aliaj partoj de la buŝinterno. Tamen ĉiu aparta papilo ne havas rolon por senti apartan guston. Gustoj estas sentataj de gustosentaj ĉeloj troveblaj en poroj troveblaj ĉie sur la lango.

La lango ankaŭ ludas gravan rolon en la kapablo paroli.

Lango estas organo kiu kapabligas gustumadon: unu el la sensoj.

[redakti] Langa mapo

Laŭ la langa mapo kiun oni priskribis dum jardekoj, kaj montriĝis malvera, la diversaj gustoj havus siajn specifajn lokojn sur la lango: la gusto-sentemaj punktetoj troviĝus tie:

  • dolĉa gusto : la pinto
  • amara gusto : malantaŭa parto
  • acida gusto : flankoj
  • sala gusto : flankoj proksime al la pinto

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Homa lango kun traborado

[redakti] Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri lango en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

Citaĵo
« Antaŭ la lango laboru la cerbo. »
Citaĵo
« De bona vorto lango ne doloras. »
Citaĵo
« Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta. »


[redakti] Referencoj

  1. en:Edwin Boring
  2. Hänig, D.P., 1901. Zur Psychophysik des Geschmackssinnes. Philosophische Studien, 17: 576-623.
  3. [1]

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Detala skemo de la lango (france)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj