Usklo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La du uskloj de la unua litero de Esperanto

En la modernaj eŭropaj alfabetoj (novlatina, novgreka, rusa) usklo estas la karakterizaĵo kiu kontrastigas la majusklan kaj minusklan formojn de laŭsignife egalaj literoj.

En la norma Esperanto la literoj posedas nur la du indikitajn usklojn: la majuskloj estas

ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ

kaj la minuskloj estas

abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz

En kelkaj skribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas estkiel literojn (ekz-e la ĉeĥa ch aŭ la serba-kroata nj); la surogataj esperantaj skriboj per cx, gx, hx, jx, sx, ux aŭ per ch, gh, hh, jh, sh apartenas al la sama speco. Tiaj malsimplaj literoj posedas po tri usklojn: krom la usklojn majuskla kaj minuskla ili havas ankoraŭ nomusklon, la literformon uzatan por skribi nomojn proprajn:

minuskle cx gx hx jx sx ux ehxosxangxo
MAJUSKLE CX GX HX JX SX UX CXIUJXAUXDE
Nomuskle Cx Gx Hx Jx Sx Ux Sxekspiro

Komputado [redakti]

En programado oni krome uzas vortojn miksusklajn, kiel ekz-e dosierNomo; tia uskleco penetris ankaŭ la eksteran mondon (ekz-e iPod, eBay ktp).

Tekstoredaktiloj entenas specialajn komandojn por ŝanĝi la usklon; ekz-e en Emakso:

M-l   — minuskligu (Lowercasing) KamelVortokamelvorto
M-u   — MAJUSKLIGU (Upcasing) KamelVortoKAMELVORTO
M-c   — Nomuskligu (Capitalize) KamelVortoKamelvorto

Similajn funkciojn disponigas la programlingvoj (toupper, tolower ktp).

Historio [redakti]

En la antikva epoko ĉiuj skribsistemoj, ankaŭ la greka kaj Latino, estis unuusklaj (do, fakte senusklaj). Tiaj restas multaj alfabetoj, interalie la hebrea, araba, kartvela ktp. La gramatika diferencigo de la usklo datas nur de Renesanco. El la vidpunkto de la sistememo, de la principo «unu fonemo — unu litero», la usklado estas difekto de Esperanto. Ĝi malestas en aliaj raciismaj projektoj (ekz-e en la Ŝava alfabeto).

La alfabetojn, kiuj distingas du usklojn, oni povas nomi duusklaj (respektive, tiujn kiuj posedas tri usklojn, triusklaj). Resuma ekzemplo pri alfabetoj triusklaj, duusklaj kaj senusklaj:

Kroata Iksisma Esperanto Greka Rusa Armena Hebrea Starlinga-Ŝava
KLLJMNNJO ABCCXDEFGGX ABCĈDEFGĜ ΑΒΓΔΕΖΗ АБВГДЕЖ ԱԲԳԴԵԶԷ אבגדהוזח 𐑨𐑚𐑔𐑗𐑛𐑧𐑓𐑜𐑡𐑣𐑙𐑦𐑢
KLLjMNNjO ABCCxDEFGGx
klljmnnjo abccxdefggx abcĉdefgĝ αβγδεζη абвгдеж աբգդեզէ

La terminoj [redakti]

La terminon uskleco inventis Pejno Simono, kiu ekstraktis la komunan parton de la vortoj majusklo kaj minusklo; en tiu formo la termino plu estas ofte uzata en Esperanto, kvankam malfacilas diri, kion en tia uzo signifu la radiko USKL. En la raciigita formo usklo ĝi estas pli facile difinebla (iom simile al la konceptoj sekso, aŭ ludkarta emblemo ktp). La terminoj nomuskla, miksuskla aperas en la Komputada Leksikono.