Duklando Aŭŝvico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Aŭŝvico
 Teŝina princlando 13151564 Reĝlando Pollando 

duklandoSileziaj princlandoj
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
2 473 km²
Loĝantaro
pola, germana, ĉeĥa, latina
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
apartigo disde la Duklando Teŝino
Pereo:
aligita al la reĝlando Pollando
Antaŭaj ŝtatoj:
Teŝina princlando Teŝina princlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Pollando Reĝlando Pollando
Elstaraj historiaj eventoj
1315 apartigo disde la Duklando Teŝino
1327 feŭdo de la Krono de Bohemio
1445 duklando Zatoro apartigita de Aŭŝvico
1457 vendita al la pola reĝo
1564 aligita al reĝlando Pollando
1772 prenita de la Habsburgoj
1919 aligita al la Dua Pola Respubliko
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Duka kastelo Aŭŝvico

La duklando Aŭŝvico aŭ ankaŭ princlando Aŭŝvico (pole Księstwo Oświęcimskie, ĉeĥe Osvětimské knížectví, germane Herzogtum Auschwitz; rezidejo Oświęcim/Auschwitz) en Supra Silezio estis unu el la sileziaj princlandoj. Ĝi ekestis ĉirkaŭ 1315 per disdivido de la Duklando Teŝino kaj havis tiam areon de 2473 km². Ĝin regis la Sileziaj Piastoj. Ekde 1327/1348 ĝi estis feŭdo de la Krono de Bohemio, ĝis 1457, kiam ĝi estis vendita al la pola reĝo. En 1564 ĝi estis aligita al la reĝlando Pollando kaj perdis sian propran ŝtatecon.

En la Unua dispartigo de Pollando, la Habsburgoj forprenis de Pollando la duklandojn Aŭŝvico kaj Zatoro. Ene de la Habsburga monarkio ili estis administrataj kune kun la reĝlando Galicio kaj Lodomerio. La habsburgaj monarĥoj ekde tiam nomis sin "duko de Aŭŝvico kaj Zatoro" en sia imperiestra titolaro.

Post la Unua Mondmilito la teritorio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko.

Blazono de Vladislao la 1-a, 1317
Silezio en la tempo 1309–1311, sudoriente la duklando Teŝino, flave, antaŭ la apartigo de Aŭŝvico