Opola Provinco

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Opola Provinco
POL województwo opolskie flag.svg POL województwo opolskie COA.svg
flago blazono
situo
ĉefurbo Opole
areo 9412.47 km²
nombro de enloĝantoj (laŭ stato 2004) 1.055.667
distriktoj:

distriktoj
v  d  r
Information icon.svg

Opola Provinco (pole województwo opolskie, Śląsk Opolski, opolszczyzna) aŭ mallonge Opolio estas vojevodio (provinco) de Pollando kreita komence de 1999, el la antaŭa opola vojevodio kaj partoj de la antaŭa ĉenstoĥova vojevodio. La nomo de la regiono devenas de ĝia plej granda urbo.

La geografia situo, ekonomia potencialo kaj la alta eduka nivelo de ĝiaj enloĝantoj igas la vojevodion alloga partnero por entreprenoj el aliaj partoj de Pollando kaj el eksterlando. La Eŭropa regiono Pradziad pliampleksigis la ekonomian kunlaboron kun la najbaraj regionoj de Ĉeĥio.

Enhavo

Geografio [redakti]

Opola Provinco situas en la sudokcidento de Pollando, la plejparto de ĝi en la Silezia ebenaĵo (Nizina Śląska). Oriente, la regiono tuŝas la Silezian montaron (Wyżyna Śląska) kun la monto de Sankta Ana. La rivero Odro fluas meze tra la vojevodio.

Administra divido [redakti]

Opola Provinco konsistas el 1 sendependa urbo kaj 11 distriktoj (post la komo la respektiva ĉefurbo):

Universitatoj [redakti]

La "Collegium Maius" de la Universitato de Opole

Ekzistas tri ŝtataj universitatoj en la regiono: la Universitato de Opole, la Teknologia Universitato de Opole kaj la Ŝtata Medicina Kolegio. Ĉiuj troviĝas en la vojevodia ĉefurbo Opole. Inter la privataj altlernejoj de la regiono, la Lernejo pri Manaĝerado kaj Administrado Opole havas ŝtatan aprobon.


Vidindaĵoj [redakti]

la merkata placo en Opole

Krom la restoj de la historia urbocentro de Opole, el kio bedaŭrinde preskaŭ ĉio detruiĝis dum la Dua Mondmilito kaj multo rekreiĝis, la vojevodio estas verda regionio kun tri grandaj lagoj: Turawskie, Nyskie kaj Otmuchowskie (la lastaj du estas konektitaj) La regionaj montoj invitas al migradoj. En Brzeg troviĝas fama renesanca kastelo, kaj en la regiono krome vidindas inter alie la franciskana monaĥejo sur la monto de Sankta Ana kaj la mezepoka fortikaĵo de Paczkow (la "pola Carcassonne").

La regiono havas la plej varman klimaton de Pollando.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj pri Opola Provinco
Ekstera ligilo    paĝoj pri Silezio