Gyula Krúdy
El Vikipedio
Gyula Krúdy [djula krUdi] (Gyula=Julio) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto (Nyíregyháza 21-a de oktobro 1878 – Budapeŝto 12-an de majo 1933).
[redakti] Vivo
Post la lernejaj jaroj li estis ĵurnalisto en Debrecen kaj en Nagyvárad. Krúdy tutlande famiĝis pro serio "Szinbád" [sinbAd] kaj "La ruĝa diliĝenco" en 1913. Ekde 1896 li verkadis en Budapeŝto, li estis aktivulo dum la revolucio en 1918. En la 1930-aj jaroj li malsaniĝis, sekve ankaŭ malriĉiĝis. La entombigo en 1933 okazis sen iu ajn solenaĵoj.
[redakti] Verkoj
(Nepre menciindaj)
- Üres a fészek (Estas malplena la nesto) 1897, la unua novelaro
- A podolini kísértet (Fantomo en Podolin) 1906, detektiva romano
- Szindbád ifjúsága és utazásai (Junaĝo kaj vojaĝoj de Szinbád)1911, novelserio
- Francia kastély (Franca kastelo) 1912, romano
- A vörös postakocsi (La ruĝa diliĝenco) 1913, romano
[redakti] En Esperanto
- La rozo de l' sultano Budapeŝto, 1982, Hungara Esperanto-Asocio, tradukis:D-ro István Nagy
- Hungara Antologio 1983: 2 noveloj