Preĝejo Sankta Anna (Vác)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Anna
Piarista preĝejo de Sankta Anna en Vác
Piarista preĝejo de Sankta Anna en Vác
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vác
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
Dato de konsekro 1745
Konsekrinto Kaló Ferenc
Arkitektura priskribo
Konstruado 1725–1745
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Piarista preĝejo de Sankta Anna estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Vác, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Piaristoj konstruis preĝejon, lernejon kaj monaĥejon ekde la 1720-aj jaroj. Ili estis funkcikapablaj en 1745, escepte la du turojn, kiuj nur en 1753. En 1785 la piaristoj estis forigitaj, la lernejo kaj la monaĥejo iĝis kazerno. En 1796 la piaristoj reakiris la konstruaĵojn, la preĝejo ricevis novan orgenon. En 1886 la turoj estis renovigitaj. En 1948 la piaristoj denove estis forigitaj kaj oni konstruis muron inter la preĝejo kaj monaĥejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ununava preĝejo kun 2 turoj estas ekstere kaj interne impona kaj ornamriĉa. Super la enirejo balkono estas videbla kun skulptaĵo. Interne la sanktejo estas kvadrata. La interna meblaro estas baroko.

La preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en dimanĉo post la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kolono pri Sankta Triunuo antaŭ la kirko
Pordo en la kirko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.