István Hanusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Hanusz
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1840 (1840-12-21)
en Vác
Morto 7-an de februaro 1909 (1909-02-07) (68-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

István Hanusz [iŝtvAn hanus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hanusz István estis hungara pastro, instruisto, piarista lernejestro, preposto.

István Hanusz [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1840 en Vác. Li mortis la 7-an de februaro 1909 en Kecskemét.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Hanusz frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, Pest (urbo), Szeged, poste li lernis teologion en Vác. Li pastriĝis en 1864, poste li estis pastro kelkajn monatojn en Verőce (Pest) kaj Tápióbicske. En 1865 li ekinstruis en Kiskunfélegyháza, dume li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1867. Ekde 1871 li instruis en Kecskemét, eĉ li estis lernejestro en 1886. En 1904 li estis nomumita titulara preposto. Li ofte kontribuis ekzemple en Vasárnapi Ujság, eĉ en eksterlandaj gazetoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Képek a növényvilágból (1887)
  • A nagy magyar Alföld földrajzi jellemképekben (1895)
  • Az Alföld állatvilágából (1906)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]