Maria Konopnicka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Konopnicka en 1885

Maria KONOPNICKA (naskiĝis la 23-a de majo 1842en Suwałki, mortis la 8-a de oktobro 1910 en Lvovo) - pola poetino, romanistino, novelistino, verkisto por geinfanoj, tradukistino, gazetistino, kaj kritikistino. Ŝi uzis plurajn kaŝnomojn, inkluzive de Jan Sawa.

Morto kaj memorigo[redakti | redakti fonton]

Maria Konopnicka mortis pro pneŭmonio la 8-an de oktobro, en Lvovo kaj estis entombigita la 11-an de oktobro 1910 en Liĉakiva tombejo, en la Panteono de Grandaj Poloj (2-a rondo, 5-a aleo). La enteriga ceremonio, organizita de Maria Dulębianka, estis granda patriota manifestacio, kiun partoprenis preskaŭ 50 000 personoj. Surtomban buston faris Luna Drexlerówna, sur coklo oni ĉizis fragmenton de ŝia versaĵo. Detruita busto dum la dua mondmilito estis poste rekreita.

Loĝantaro de Suwałki organizis memorvesperon dediĉitan al ŝia verkado kaj komencis kolekton de mono por memortabulon. Caraj regopovoj kontraŭis la iniciaton. Nur dum 25-a datreveno de ŝia morto, la 8-an de oktobro 1935 surmure de la domo, en kiu naskiĝis la poetino, oni fiksis la memortabulon. Centre de Suwałki estis starigita monumento.

En 1957 fondiĝis Muzeo al Maria Konopnicka en Żarnowiec (Ĉekarpata Provinco); malfermita la 15-an de septembro 1960, post ĝenerala renovigo. Aliaj monumentoj troviĝas en Września kaj Kalisz (en 1969). La 23-an de aŭgusto 1973 estis inaŭguro de la Muzeo je la nomo de Maria Konopnicka en Suwałki.

Laŭ decido de Internacia Astronomia Unio omaĝe al la verkistino unu el alfrapaj krateroj sur Venuso estis nomita Konopnicka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tombo de Maria Konopnicka
Skulptaĵo de Maria Konopnicka en Gdansko