Varenikoj
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 21 Aŭg. 2012.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Varenikoj (ukraina - вареники) kune kun barĉo kaj lardo (salo') estas vizit-karto de la ukraina kuirarto. Ili estas etaj pasto-kovertoj, triangulaj aŭ duon-rondaj, farĉitaj per: kuirita terpomo, kazeo, acid-brasiko, viando, fazeolo, fungoj, fruktoj aŭ beroj.
Al varenikoj estis dediĉitaj popolaj kaj aŭtoraj poemoj kaj kantoj. Monumentoj al vareniko estis starigitaj en Glendon (Alberto, Kanado), 1989 kaj Ĉerkasi (Ukrainio), 2006.
De 1999 la plej eminenta kuiristo de Ukrainio ricevas premion "La Ora Vareniko".

