Andrzej Stasiuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andrzej Stasiuk en Bonn la 6-an de marto 2008

Andrzej Stasiuk (naskiĝis la 25-an de septembro 1960 en Varsovio) estas pola verkisto, poeto, publicisto, eseisto kaj dramisto. Li estas unu el plej bone konataj en la mondo polaj modernaj verkistoj (kune kun Stanisław Lem kaj Ryszard Kapuściński), ĵurnalistoj kaj kritikistoj de literaturo.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Forigita de liceo, teknika lernejo kaj faka lernejo (szkoła zawodowa) poste en 1980oj li fariĝis ano de pacifista movado "Ruch Wolność i Pokój" ("Movado Libereco kaj Paco"). Li dezertis de armeo pro kio li pasis du jarojn en malliberejo. Liaj spertoj en malliberejo konvinkigis lin por debuti en literaturo en 1992 jaro per la rakontaro Mury Hebronu ("La Muroj de Hebron"), poste li eldonas la poemaron Wiersze miłosne i nie ("Poemoj amaj kaj ne", 1994). En 1995 aperas lia unua romano Biały kruk ("La blanka korvo") kiu donas al li la famon de eminenta pola verkisto post falo de komunismo en Pollando (1989 jaro). Tiam ricevas la gravan polan literaturan Premion de la Fondaĵo Kościelscy.

La verkoj de Stasiuk ekzistas preskaŭ nur en la kultura zono de Eŭropo Centra kaj Orienta. Lia prozo estas ofte la impresionisma priskribado de mentala hejmo troviĝanta en centra Eŭropo, ĝia specifikeco kaj artismaj konceptoj. La romanoj de Stasiuk naskiĝas preskaŭ ĉiam dum la vojaĝado. La frua ekzemplo de tia stilo estas romano Dukla (1997) per kiu Stasiuk atingis la eksterlandan eldonon en Germanio kaj poste en aliaj landoj.

Oni povas difini la prozon de Stasiuk per la strukturo de flukso de konscio. Tial dum la vojaĝo li kreas en la prozo tempe kaj voje limigitan literaturan ekvivalenton de ejo (simile al aliaj verkoj kun tiu strukturo kiel Uliso de James Joyce). Stasiuk opinias ke plej grava influo al lia prozo estas verkaro de Marek Hłasko. De kritikistoj li estas ankaŭ komparata al Jack Kerouac. Stasiuk celis ĉiam krei romanon prisktibantan la vojon de slava tero kiel la kosman, fermitan ekziston de historio kaj specifikeco. La plej granda romano de Stasiuk celanta al tiu idealo estas Jadąc do Babadag ("Veturante al Babadag") kiu donis al li la plej prestiĝan literaturan premion en Pollando- Nike premio- en 2000 jaro.

La escepto de aŭtora stilistiko estas novelo Dziewięć ("Naŭ") kiu priskribas la urbajn revoluciojn kaj ŝanĝojn de socio en Varsovio post la falo de komunismo.

Alia fenomeno de verkaĵoj de Stasiuk estas la literatura kritiko eldonata en aroj kaj mondaj revuoj, kaj la politika eseismo aperinta en Moje Europa (Mia Eŭropo) kune kun Jurij Andruĥoviĉ- ukraina verkisto. Stasiuk regule verkas en francaj, germanaj, anglaj kaj polaj revuoj.

Pro la enveno de Pollando al Eŭropa Unio en 2004 jaro germana Schauspielhaus en Düsseldorf enscenigis la dramon de Stasiuk- Noc ("La nokto"). La krima, groteska historio prezentas du naciojn simboligantajn la orientan kaj okcidentan Eŭropon- facile rekoneblaj kiel Poloj kaj Germanoj.

En 2007 jaro Stasiuk verkas en vojaĝo al Germanio la romanon Dojczland (elp. Dojĉland). La verkoj de Stasiuk estas jam tradukataj al multaj lingvoj kiel inter aliaj angla, franca, germana, itala, rusa, suoma, norvega, hungara, rumana kaj ukraina.

De 1980oj Stasiuk loĝas en Wołowiec en polaj Beskidoj. En 1997 li fondis kun sia edzino la eldonejon Czarne kiu eldonas centreŭropajn kaj orientajn verkistojn kiel Dubravka Ugrešić, Jurij Andruĥoviĉ, Krzysztof Varga, Karl-Markus Gauß, Terézia Mora, Martin PollackMarcin Świetlicki.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1992: Mury Hebronu, Varsovio: Wydawnictwo Głodnych Duchów.
  • 1994: Wiersze miłosne i nie, Poznano: Biblioteka Czasu Kultury.
  • 1995: Biały kruk, Poznano: Biblioteka Czasu Kultury
  • 1995: Opowieści galicyjskie, Krakovo: Znak.
  • 1996: Przez rzekę, Gładyszów: Czarne.
  • 1997: Dukla, Gładyszów: Czarne.
  • 1998: Dwie sztuki (telewizyjne) o śmierci, Gładyszów: Czarne.
  • 1998: Jak zostałem pisarzem. Próba biografii intelektualnej, Gładyszów: Czarne.
  • 1999: Dziewięć, Gładyszów: Czarne.
  • 2000 (kun Jurij Andruĥoviĉ): Moje Europa. Dwa eseje o Europie zwanej środkową, Gładyszów: Czarne.
  • 2000: Tekturowy samolot, Gładyszów: Czarne
  • 2000 (kun Olga Tokarczuk kaj Jerzy Pilch): Opowieści wigilijne, Wałbrzych: Ruta.
  • 2001: Zima, Gładyszów: Czarne
  • 2004: Jadąc do Babadag, Gładyszów: Czarne
  • 2005: Noc. Słowiańsko-germańska tragifarsa medyczna, Gładyszów: Czarne
  • 2006: Fado, Gładyszów: Czarne.
  • 2007: Dojczland, Gładyszów: Czarne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]