Krzysztof Kieślowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Krzysztof Kieślowski (esperante: Kristoforo[1] Kjeŝlovski[2]; naskiĝis la 27-an de junio 1941 en Varsovio, mortis la 13-an de marto en 1996 en Varsovio) estis pola reĝisoro de kino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pro la tuberkulozo de lia patro li kun la tuta familio vojaĝis en la tuta lando. Li vivis en malgrandaj urboj kutime transloĝiĝante. Unue li volis esti fajroestingisto sed lia patro ne permesis lin ne kontinui la edukadon. Post lernado en la Liceo por teatraj teknikistoj kaj li ekinteresiĝis pri filmo. Post tiu edukado li komencis studi en la Lodza Akademio de Filmo. Li ricevis diplomon en 1969 post tre prominenta studado. Komence li forĵetis la fikcion en la filmo fascinante per la strukturo de filma dokumento. Li reĝistoris ĉirkaŭ 20 filmoj dokumentaj – mallongaj kaj meze longaj al la televizio. Li menciis multfoje, ke la pola filmo havis la specialan, karakteran econ de kiu li profitis: la kaŝa batalo kun komunista cenzuro povis esti nur venkita per la aludo. Oni interkonsente pliperfektiĝadis, cenzuro: pli bone trovante la aludojn, reĝisoroj: pli bone kaŝante ilin. Tial laŭ Kieślowski, filmoj inter aliaj de Andreo Vajda kaj liaj estis tiel popularaj. Kjeŝlovski tre ofte sugestis ke komunista Pollando ne nur estas la malliberujo sed ankaŭ la lando de mensoga bonstato. Oni trovas ĝenerale en liaj dokumentaj filmoj la individuuloj kun granda forto, determineco kaj aliflanke la burokratistoj malvolemaj kaj senpovaj en batalo kun tiu viva forto.

Kjeŝlovski komencis krei enfine siajn unuajn fician filmon – inter ili La cikatro (Blizna), kiu estis tre proksima al la socia dokumenta filmo. Tiu kaj aliaj dokumentaj filmoj ampleksis la grandaj kvatiloj de la reĝisoreco de Kieślowski tamen ĝi ne estis bone propagitaj. La Okcidento ilin malagnoskis.

La filmserio, kiu famigis Kjeŝlovski estis Dekalogo (pole Dekalog, france Le Decalogue) – dek filma partoj pri biblia dekalogo. Ĝi famigis lin en la mondo en 1988. La filmoj de Dekalogo estis opiniitaj kiel plej valoraj ke oni komencis interesiĝi ankaŭ pri aliaj filmoj de la centra kaj orienta Eŭropo.

Poste Kjeŝlovski kreis la plej grandan verkon – Tri Koloroj – Blua, Blanka, Ruĝa (france Trois Couleurs: Bleu, Blanc, Rouge). Laŭ ideologiaj interpretaĵoj ĝi estas la ilustraĵo de la franca flago. Kjeŝlovski opinis tamen ĝin kiel la ilustraĵo de tri plej ĉefaj valoroj de kristanismo: kredo, espero kaj amo. La filmoj estis kunprodukitaj kun Martin Karmitz, la muzikon kreis Zbignjevo Preisner. La "Blua" estis nominiita al Oskar-premio.

Pro la granda sukceso de filmoj de Kjeŝlovski estis dum multaj jaroj ano de Usona Filma Akademio

Antaŭ morto li deklaris ke li volis krei la novan trilogion – La paradizo, la infero kaj la purgatorio. Li tamen mortis la 13-an de marto 1996 en Varsovio. Li povis nur krei la parton de la unua filmo de la nova trilogio – Ĉielo (angle Heaven), kiun reĝisoris poste Tom Tykwer.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La tombo de Kristoforo Kjeŝlovski en Varsovio
  • 1966 : Tramwaj, fikcio
  • 1966 : Urząd, dokumento
  • 1967 : Koncert życzeń, dokumento
  • 1968 : Zdjęcie, dokumento
  • 1969 : Z miasta Łodzi, dokumento
  • 1970 : Byłem żołnierzem, dokumento
  • 1970 : Fabryka, dokumento
  • 1971 : Przed rajdem, dokumento
  • 1972 : Refren, dokumento
  • 1972 : Między Wrocławiem i Zieloną Górą, dokumento
  • 1972 : Podstawy bhp w kopalni miedzi, dokumento
  • 1972 : Robotnicy'71 Nic o nas bez nas, dokumento
  • 1972 : Murarz, dokumento
  • 1973 : Przejście podziemne, fikcio
  • 1974 : Prześwietlenie, dokumento
  • 1974 : Pierwsza miłość, fikcio-dokumento
  • 1975 : Życiorys, fikcio-dokumento
  • 1975 : Personel, fikcio
  • 1976 : Szpital, dokumento
  • 1976 : Blizna, fikcio
  • 1976 : Klaps, fikcio
  • 1976 : Spokój, fikcio
  • 1977 : Z punktu widzenia nocnego portiera, dokumento
  • 1977 : Nie wiem, dokumento
  • 1978 : Siedem kobiet w różnym wieku, dokumento
  • 1979 : Amator, fikcio
  • 1980 : Dworzec, dokumento
  • 1980 : Gadające głowy, dokumento
  • 1981 : Krótki dzień pracy, fikcio
  • 1985 : Bez końca, fikcio
  • 1987 : Przypadek, fikcio
  • 1988 : Siedem dni w tygodniu, dokumento
  • 1988 : Krótki film o zabijaniu, fikcio
  • 1988 : Krótki film o miłości, fikcio
  • 1988 : Le Décalogue (Dekalog), ciklo de 10 dokumentaj filmoj al televizio
  • 1991 : La Double Vie de Véronique (Podwójne życie Weroniki), fikcio
  • Trois Couleurs : Bleu, Biały, Rouge
    • 1993 : Trois couleurs : Bleu, fikcio
    • 1994 : Trzy kolory: Biały (Trois couleurs : Blanc), fikcio
    • 1994 : Trois couleurs : Rouge, fikcio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. Diskuto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio