Turo de Belem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turo de Belem*
Monda Heredaĵo

Torre de Belém1.JPG
Lando Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii, vi
Fonto 263
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1983  (7-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO
Torre de Belem 20050728.jpg

La Turo de Belém estas unu de la monumentoj plej simbolaj de la urbo Lisbono. Situas en la dekstra riverbordo de la rivero Taĵo en direkto al la marenfluo de la rivero, kie ekzistis iam la plaĝo de Belém kaj en la nuna kvartalo de sama nomo sudokcidente de la urbo. Dekomence ĉirkaŭita de akvo iom post iom estis ekĉirkaŭita de la plaĝa sablo ĝis esti parto de la tero.

Ĝi estis klasita kiel Monda Heredaĵo de la UNESCO, kaj la 7an de Julio de 2007 estis elektita kiel unu de la Sep Mirindaĵoj de Portugalio. Ĝi estas kosntruaĵo de arkitekto Francisco de Arruda kaj estas unu el la plej elstaraj monumentoj de la arkitekturo de stilo manuelino. Pasintece ĝi utilis kiel impostejo por eniri la urbon kaj estis la lasta vidaĵo de la portugalaj maristoj kiuj iris trans marojn malkaŝi aŭ kolonii novajn landojn.

La monumento montras islamajn influojn kaj orientajn, kio karakteras en la stilo manuelino kaj markas la finon de la tradicio mezepoka de la Turoj, formante unu el la unuaj fortikaĵoj por artilerio en Portugalio.

Parto de ties beleco baziĝas sur la ekstera dekoracio, ornamita de ŝtonskulptitaj ŝnuroj, malfermaj koridoroj, turoj de viglado en mudeĥara stilo kaj kreneloj laŭ formo de ŝildoj dekoritaj kiel armelaj globusoj, kruco de la Ordeno de Kristo kaj naturalismaj elementoj, kiel rinocero, aludante la malkaŝojn de la portugaloj transmare. La gotika interno sub la teretaĝo, utilis kiel armilejo kaj prizono kaj estas senornama.

La strukturo konsistas el du ĉefaj elementoj: la turo kaj la fortikaĵo. En la anguloj de la teretaĝo de la turo kaj de la fortikaĵo, elstaras cilindraj gvatoturoj kronitaj de kupoloj laŭ formo de oranĝeroj, riĉe dekoraciitaj ŝtone.

La kvarangula turo, de mezepoka tradicio, havas kvin etaĝojn super la fortikaĵo jene:

  • Teretaĝo - Salono de la Turestro.
  • Dua etaĝo - Salono de la Reĝoj, kun ornamitaj tegmento kaj kameno.
  • Tria etaĝo - Salono de Aŭdiencoj.
  • Kvara etaĝo - Kapelo.
  • Kvina etaĝo - Teraso de la turo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]