UK 1928

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

20-a UK Antverpeno, Belgio, 1928, kun 1494 partoprenantoj el 36 landoj. 20-jara jubilea festo de UEA. La ĉefa temo estis Esperanto en radio. Dum tiu kongreso la aktoraro de la Reĝa Nederlandlingva Teatro (Koninklijke Nederlandse Schouwburg, KNS) prezentis en la Reĝa Flandra Operdomo Hamleto de William Shakespeare, en traduko de L. L. Zamenhof. Ĉiuj kongresanoj ricevis ekzempleron de la duvoluma Belga Antologio.

LKK[redakti]

La Loka Kongresa Komitato de la 20-a Universala Kongreso de Esperanto konsistis el Oscar Van Schoor (prezidanto), Frans Schoofs (sekretario-kasisto), Maurice Jaumotte (gazetara sekretario), Marcel Roost, prizorganto de la Somera Universitato, Gustave Vermandere, prizorganto de la loĝado, Maria Elworthy-Posenaer kaj Louis Ritschie.

La kongreso mem tamen estis gvidata de Frans Schoofs, kiel prezidanto de Belga Ligo Esperantista kaj de Maurice Jaumotte kaj Marcel Roost.




Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Boulogne 1905Ĝenevo 1906Cambridge 1907Dresdeno 1908Barcelono 1909
Vaŝingtono 1910Antwerpen 1911Krakovo 1912Berno 1913Parizo 1914
MILITO ........ Sanfrancisko 1915 ....... MILITO
Hago 1920Prago 1921Helsinki 1922Nurnbergo 1923Vieno 1924Ĝenevo 1925
Edinburgo 1926Danzig 1927Antwerpen 1928Budapeŝto 1929Oxford 1930
Krakovo 1931Parizo 1932Kolonjo 1933Stokholmo 1934Romo 1935
Vieno 1936Varsovio 1937Londono 1938Berno 1939