Franz Jonas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franz Jonas
Nedatita dankokarto presita en Esperanto, subskribita kaj sendita de Jonas al tiuj, kiuj sendis salutojn pro lia prezidentiĝo.

Franz JONAS [franc jonas] (naskiĝis la 4-an de oktobro 1899 en Vieno - mortis la 24-an de aprilo 1974) estis prezidento de Aŭstrio kaj esperantisto.

Li estis de ĉeĥa deveno. Lia patro Josef Jonáš estis agrokultura laboristo, kiu en 1895 foriris el la naska vilaĝo Kamenice apud Jihlava, ekloĝis en Floridsdorf, kiu en 1905 fariĝis parto de Vieno. Li laboris en ŝraŭbejo ĉe la konstruado de kluzo apud Nussdorf. Li edziĝis al Kateřina Rokosová, samlandanino el Pavlov apud Třešť.

Franz Jonas naskiĝis kiel kvara el entute ok infanoj de simpla laborista familio. Li lernis la metion de kompostisto kaj poste vastigis siajn sciojn en popola altlernejo kaj en la laborista altlernejo de Döbling.

Reveninte el la milito, Franz Jonas denove eklaboris kiel kompostisto en la presejo, en kiu li lernis sian metion, kaj en 1924 li estis promociita al korektisto. En danckurso en 1920, li renkontis dancpartnerinon, Margarete Towarek (1898–1976), kiu iĝis plej grava persono en lia vivo. Spertante, ke ili havas similajn ŝatokupojn, ili geedziĝis en decembro 1922.

La Internacian Lingvon li eklernis en 1922 kaj tuj la sekvantan jaron sukcese trapasis la instruistan ekzamenon por poste gvidi multajn vesperajn kursojn. Kiel sekretario de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) kaj dum kelkaj jaroj la ĉefa aktivulo de la forta laborista Esperanto-movado en Aŭstrio, li kunorganizis la 5-an SAT-Kongreson (1925) en Vieno; ekde 1926 Jonas estis ankaŭ la administranto de la revuo La Socialisto - organo de ALLE - en kiu aperis multaj liaj artikoloj. Ĉiam skeptika pri la idearo kaj organiza strukturo de SAT, li estis la iniciatinto de la fondo de "Internacio de Socialistaj Esperantistoj" en 1933, kies vicgvidanto li fariĝis. Tiu organizaĵo apenaŭ povis efike ekagi, ĉar ĝia ĉefa kolono, ALLE, kun preskaŭ 2 000 membroj komence de 1934 (kompare la neŭtrala E-o movado en Aŭstrio havis nur 500 anojn tiam) , estis en marto 1934 malpermesita kune kun ĉiuj aliaj laboristaj asocioj (vidu Aŭstrofaŝismo). Jonas fuĝis al Ĉeĥoslovakio, riskis reveni post kelkaj monatoj kaj estis arestita; pro manko de pruvmaterialo li estis liberigita post 14 monatoj.

La vera politika kariero de Franz Jonas komenciĝis nur en 1948, kiam li iĝis urba konsilanto pri nutraĵ-problemoj. En 1951 li elektiĝis kiel urbestro de Vieno, kaj en 1965 kiel Federacia Prezidento; en 1971 li estis reelektita kun dua sesjara mandato, fariĝante tiel la plej longe oficanta aŭstria Prezidento. Jonas ĝuis grandajn reputacion kaj respekton pro sia varmkora karaktero, modesteco kaj diligento.

Esperanto-rilatoj[redakti | redakti fonton]

En la 1922 jaro Franz Jonas konatiĝis kun Esperanto, kiam li kompostis Esperantajn gazetojn. Tiam li jam studis la anglan kaj la francan en la “Floridsdorfer Arbeiterheim”, popoldomo por laboristoj. Jonas tuj interesiĝis pri Esperanto, kiun li eklernis kune kun sia edzino en la “Arbeiterheim”, kaj li ankaŭ aliĝis al la laboristaj esperantistoj. Ankoraŭ en 1922 li iĝis sekretario de la Aŭstria Laborista Ligo (ekde 1924 Aŭstria Laborista Ligo Esperantista), li komencis internacian korespondadon kaj lernis la lingvon tiom rapide, ke li jam en 1923 brile trapasis la porinstruistan ekzamenon kaj ekgvidis Esperanto-kursojn.

En la sekvontaj jaroj Franz Jonas intense dediĉis sin al Esperanto kaj al la laborista Esperanto-movado: Li iĝis estro de la Esperanto-grupo Frateco, regule parolis ĉe ties kunvenoj, kaj en 1925 li kunaranĝis la kvinan SAT-kongreson en Vieno. Li konatiĝis kun Otto Simon (1876–1941), kiu tiutempe estris la Aŭstrian Laboristan Ligon Esperantistan (ALLE) kaj samtempe membris en la ŝtata ekzamena komitato pri Esperanto, kaj estiĝis baldaŭ amikaj interrilatoj inter Jonas kaj Simon.

Kiam ALLE aperigis sian propran gazeton La Socialisto en 1926, Franz Jonas estis ties kunfondinto kaj ĉefa organizanto. Ĝis la malpermeso de la organo en 1934 li verkis por ĝi multajn artikolojn, kiuj ankaŭ respegulas lian sintenon al Esperanto. Kiel juna laboristo Jonas forte identiĝis kun la idealoj de la Socialdemokratia Partio en Aŭstrio. Sekve, laŭ lia vidpunkto, Esperanto estu ilo por venki la kapitalismon kaj helpi la internacian socialismon, ĝi estu helpilo por realigi la devizon: “Proletoj el ĉiuj landoj unuigu vin”. La demandon, kial gelaboristoj lernu Esperanton, li respondis tre klare: por ke ili povu batali kune kun gelaboristoj el la tuta mondo kontraŭ la kapitalismo. “Kaj tion ili povas pli bone kaj pli facile, se ili regas la internacian lingvon Esperanton” (La Socialisto, 1930, №73).

La Socialisto ankaŭ indikas, ke Franz Jonas, kiel estrarano de ALLE, tre intense kaj aktive partoprenis la diskutojn dum ties ĝeneralaj kunvenoj. Interalie li referis dum la ĝenerala kunveno en 1931 pri la historio de SAT, precipe pri la diferencoj inter la komunistaj kaj socialistaj membroj. Pro tiuj diferencoj li estis en 1933 kunfondinto de la Internacio de Socialistaj Esperanistoj.

Tiutempe la Socialdemokratia Partio en Floridsdorf jam atentiĝis pri la juna, fervora kaj disciplinita laboristo, Franz Jonas, kiun la partio sendis al la laborista altlernejo en Döbling, kie li partoprenis kursojn kaj montriĝis kiel unu el la plej diligentaj studentoj. Ankaŭ tial Jonas intensigis ekde 1930 siajn politikajn aktivecojn kaj en 1932, dum la tempo de ekonomia krizo kaj politikaj streĉoj, li iĝis sekretario de la Socialdemokratia Partio en Floridsdorf.

Post la intercivitana milito kaj la malpermeso de la Socialdemokratia Partio en Aŭstrio, en februaro 1934 Jonas estis akuzita pro ŝtatperfido kaj arestita por 14 monatoj, ĝis kiam li estis deklarita senkulpa kaj fine liberigita komence de 1936. Tamen, kiel socialisto kaj esperantisto li iĝis suspektinda persono kaj restis ĝis la fino de la Dua Mondmilito en danĝero esti denove malliberigita.

Post la Dua Mondmilito komenciĝis lia rapida politika kariero: estante komisiito (ekde majo 1945) pri industrio kaj rekonstruado en la distrikto Floridsdorf, li estis unu el la plej favoraj parolantoj ĉe popolkunvenoj. Pro la sukcesa laboro oni elektis lin distriktestro de Floridsdorf (1946), urba konsilisto pri nutrado (1948) kaj poste urba konsilisto pri konstruado (1949).

Sekvinte Theodor Körner kiel urbestro de Vieno en 1951, Franz Jonas okupiĝis plene pri siaj politikaj taskoj kaj ofte plenumis sian oficon 16 horojn tage. Tamen, ankaŭ kiel urbestro de Vieno kaj poste kiel ŝtatprezidento de Aŭstrio li ĉiam volonte akceptis Esperanto-delegaciojn kaj apartajn esperantistojn kaj restis en konstanta letera kontakto kun siaj esperantistaj amikoj. Jam kiel urbestro Franz Jonas protektis kaj elstare partoprenis la 35an SAT-kongreson en Vieno (1962).

"(...) La Esperanto-movado neniam havis multajn amikojn inter la plej altrangaj politikistoj, eble pro tio, ke ĝi batalas por nova mondo, en kiu la homaj interrilatoj akiros ĝis nun nekonatajn dimensiojn, en kiu la interkompreniĝo ne estos rezervita por la plej alta politika elito. Franz Jonas ne nur estis unu el la malmultaj esceptoj tiurilate, ne sole unu el la altrangaj amikoj de la Internacia Lingvo, - li estis aktiva uzanto de la lingvo, verva kunlaboranto en la Movado, li estis unu el ni. Ekde la 24a de aprilo 1974, la Federacia Prezidento de Aŭstrio Franz Jonas, la amiko, la kunbatalanto, ne plu estas inter ni, - la nobla koro ĉesis bati, estingiĝis la revolucia flamo en la homo, kiu volis revoluciigi ankaŭ la kampon de la homa interkompreniĝo.[1]

(...) Plenumante la altrangajn funkciojn de urbestro kaj federacia prezidento, Jonas ĉiam trovis tempon por la Internacia Lingvo kaj ĝia Movado. Ne nur en la grandaj internaciaj aranĝoj, kiaj estis la Eŭropa Esperanto-Konferenco en 1965 kaj la 55-a UK en 1970 (kiam li faris la inaŭguran paroladon, kiun la aktivuloj de la Esperanto-movado ofte devas rekonsideri), sed ankaŭ dum pluraj ŝtataj vizitoj, en kies programo li ĉiam trovis tempon por akcepti reprezentantojn de la loka aŭ landa Movado. Ankaŭ pro tio la definitiva pezo de la lasta novaĵo pri Franz Jonas ne trafis nur la aŭstrian popolon, sed ĝi dolore resonis tra la tuta Esperanto-movado. La doloro estas tutmonda, ĉar temas pri homo de mondaj staturo kaj konceptoj.[1]

La ŝtatestro estis unu el ni. Dum inaŭguro de la 55-a UK en 1970 Franz Jonas ne ĝuis la "ekzilon de eminenteco", ĉar li per siaj konvinkoj apartenis al la homoj sidantaj tuj malantaŭ lia orumita brakseĝo."[1]

Aferoj nomataj laŭ Jonas[redakti | redakti fonton]

Jonas-Reindl

En Vieno estas laŭ li nomita placo en la 21a distrikto Floridsdorf kaj en la ĉiutaga lingvo oni nomas Jonas-Reindl la subteran parton (kiu estas konstruita dum lia urbestreco kaj kie finiĝas la linioj 37, 38, 40, 41 kaj 42) de la tramhaltejo Schottentor.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Revuo Esperanto 5/1974, n-ro 821

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Franz Jonas » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»