Naomi Chazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naomi Chazan
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1946 (1946-11-18) (77-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj anglafrancasvahilahebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoUniversitato Kolumbio
Okupo
Okupo politikisto • politikologo • pedagogo
vdr

Naomi CHAZAN (en hebrea: נעמי חזן‎, 18a de Novembro 1946) estas israela akademiano, aktivulo kaj politikisto. Kiel membro de la leĝofara instanco, Chazan estis defendanto de la homaj rajtoj, la virinaj rajtoj kaj la protektadon al la konsumantoj.[1][2] Chazan estis prezidanto de la Nova Israela Fonduso.

Ŝia patro estis ambasadoro en Usono kaj ŝia patrino laboris en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj estis membro de la Knesset. Naomi studis en la Universitato Kolumbio kaj en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Ŝi iĝis profesoro pri politika scienco, specializita en politiko de Afriko, en 1994. El la 1980-aj jaroj ŝi apogis la lukton por la virinaj rajtoj kaj estis ambasadorino en internaciaj virinkonferencoj. En la 1990-aj jaroj estis parlamentanino en la grupo de la maldekstra partio Meretz.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi aŭtoris aŭ eldonis jenon:

  • An Anatomy of Ghanaian Politics: Managing Political Recession, 1969-1982 (Westview Press, 1983, ISBN 0-86531-439-X)
  • Ghana: Coping with Uncertainty (Westview Press, 1986, ISBN 0-86531-369-5), kun Deborah Pellow
  • Coping with Africa’s Food Crisis (Lynne Rienner Publishers, 1988, ISBN 0-931477-84-0), kun Timothy M. Shaw
  • The Precarious Balance: State and Society in Africa (Westview Press, 1988, ISBN 0-8133-0968-9), kun Donald Rothchild
  • Politics and Society in Contemporary Africa (Lynne Rienner Publishers, 1988, ISBN 0-333-46838-4), kun Robert Mortimer, John Ravenhill, kaj Donald Rothchild; represita en 1992 (ISBN 1555872832) kaj 1999 (ISBN 155587679X)
  • Irredentism and International Politics (Lynne Rienner Publishers, 1991, ISBN 1-55587-221-2)
  • Civil Society and the State in Africa (Lynne Rienner Publishers, 1994, ISBN 1-55587-360-X), kun John W. Harbeson kaj Donald Rothchild
  • The Early State in African Perspective: Culture, Power and Division of Labor (Brill Academic Publishers, 1997, ISBN 90-04-08355-3), kun S.N. Eisenstadt kaj Michel Abitbol

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El usa today. Arkivita el la originalo je 2018-07-06. Alirita 2020-11-22.
  2. A Conversation With Naomi Chazan, A progressive vision of Israel's future. de Adena Potok.