Turo de Davido
El Vikipedio
Turo de Davido kaj jerusalemaj remparoj
Turo de Davido (hebree מגדל דוד, Migdal David) estas antikva citadelo situanta proksime de Jafa pordego, la enirejo en malnovan urbon jerusaleman. La fortikaĵo estis konstruita sur strategie malforta punkto de defendo de la malnova urbo en la 2-a jarcento antaŭ Kristo kaj dum la historio ĝi estis kelkfoje fare de kristanaj, muslimaj, mamelukaj kaj osmanidaj konkerintoj neniigita kaj denove renovigita. La citadelo enhavas gravan arkeologian trovejon, kie estis trovitaj objektoj malnovaj preskaŭ 2700 jaroj. La memorigaĵo estas ankaŭ ŝatata loko por okazigi profitagadojn, montrojn de metioj, koncertojn ks.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Tower of David Museum
- Jerusalem Photo Portal — Tower of David
- Tower of David information, tours and activities - Go Jerusalem Travel Portal
- Tower of David na stránkách ilMuseums.com
