Paŭlaj epistoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fragmento de Papiruso 46 entenanta versegojn 11, 33; 12, 9 de la 2Kor. La papiruso 46 estas la plej antikva manoskripto konservita gastiganta erojn de la Paŭlaj epistoloj.

La Paŭlaj epistoloj estas dektri tekstoj de la Nova Testamento atribuitaj de la tradicio al la apostolo Paŭlo de Tarso. En ili Paŭlo skribas al la diversaj komunumoj de li fonditaj aŭ vizititaj dum liaj apostolaj vojaĝoj; iuj epistoloj estas krome dediĉitaj al personoj al li karaj.

Pasinte estis alproksimigita al Paŭlo ankaŭ la Epistolo al la hebreoj, en kiu tamen ne estas indikata la nomo de la aŭtoro. Alvenis al ni, krome, iuj tekstoj apokrifoj.

Epistoloj atribuitaj al Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Ili estas dektri, kiuj, laŭlonge de la tempa kuro, estis atribuitaj al Paŭlo jen de la tradicio kaj jen surbaze de internaj literaturaj evidentecoj [1]:

Kanonaj Paŭlaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

La du epistoloj al Timoteo kaj tiu al Tito ofte estas arigitaj sub la nomo de Paŝtistaj epistoloj. Kaj iuj dubas ke ili estas de Paŭlo. La epistolo al la hebreoj konstituas apartan kazon ĉar hodiaŭ oni preferas ĝin atribui al alia aŭtoro: fakte la stilo utiligita en tiu epistolo estas tre malsama el tiu de la Paŭlaj epistoloj; tamen, la aŭtoro restas eĉ nun tute nekonta ankaŭ se iuj ekzegezistoj emas ĝin atribui al Apolo, judo de Aleksandrio, pri kiu oni priparolas en la Agoj de la Apostoloj (18, 24) kaj en la 1-a epistolo al la korintanoj (1, 12; 3,6; 4, 6; 16, 12). Pro tiuj motivoj tiu epistolo hodiaŭ estas presita ĉe la fino de la paŭla epistolaro kvankam ĝi ĉeestas en multaj manuskriptoj.

Tekstoj apokrifaj atribuitaj al Paŭlo[redakti | redakti fonton]

La Tria epistolo al la Korintanoj estis konsiderata, kelkepoke, kanona ĉe la Armena Apostola Eklezio, nun ĝi estas ĉie taksata nekanona.

Debato pri la aŭtoro[redakti | redakti fonton]

La moderna biblia kritiko en la atribuado de la epistoloj kelkkaze debatas: se ero de epistoloj estas ĉìe rekonataj kiel certe atribueblaj al Paŭlo, aliaj estas, male, juĝataj ne de Paŭlo, nome pseŭdoepigrafiaj, al li erare atribuitaj aŭ al li atribuitaj por kreskigi ilian pretiĝon. La atribuo al Paŭlo estas kutine rekonata por:[2]

La atribuado estas objekto de diskuro rilate tiun al la koloseanoj kaj la duan al la tesalonikanoj:[3] Kaj estas ĝenerale refutata la atribuado al Paŭlo de tiuj al

Ordo en la listigo en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Valentin de BoulogneNicolas Tournier, Sankta Paŭlo skribanta siajn epistolojn, 16-a jarcento ĉirkaŭ.

La espistoloj de Paŭlo estas tradicie presitaj en la Biblio laŭ ordo ne kronologia sed reflektanta, eĉ se kun iuj esceptoj, la malsaman longon de la teksto: la unuaj estas la pli longaj dum la tiu al Filemono okupas la lastan lokon ĉar la plej mallonga. Tiu al la Hebreoj, kiu ne mencias la aŭtoron, estas aparta kazo kaj estas poziciita inter la la paŭlaj epistoloj kaj la sinsekvaj katolikaj epistoloj.

Ordo en la Nova Testamento
Epistolo Lungo[4]
(epistoloj en la greka originalo)
Epistolo al la romanoj Προς Ρωμαίους 34.410
1-a epistolo al la Korintanoj Προς Κορινθίους Α 32.767
2-a epistolo al la Korintanoj Προς Κορινθίους Β 22.280
Epistolo al la Galatoj Προς Γαλάτας 11.091
Epistolo al la Efesanoj Προς Εφεσίους 12.012
Epistolo al la Filipianoj Προς Φιλιππησίους 8.009
Epistolo al la Koloseanoj Προς Κολασσαείς 7.897
1-a epistolo al la Tesalonikanoj Προς Θεσσαλονικείς Α 7.423
2-a epistolo al la Tesalonikanoj Προς Θεσσαλονικείς B 4.055
1-a epistolo al Timoteo Προς Τιμόθεον Α 8.869
2-a epistolo al Timoteo Προς Τιμόθεον Β 6.538
Epistolo al Tito Προς Τίτον 3.733
Epistolo al Filemono Προς Φιλήμονα 1.575

La stilo de la epistoloj[redakti | redakti fonton]

La epistoloj de la klasika literaturo klasifikeblis laŭ du tipoj: konfidencaj epistoloj, kie la skribanto amike adresiĝis al la interparolanto donante informojn pri si kaj pri sia vivo; aŭ epistoloj "eseoj" kiuj, pere de ĉiukaze simpla kaj konfidenca lingvaĵo, pritraktis teologiajn kaj filozofiajn aŭ sciencajn temojn (vidu: Seneko al Gajo Lucilio).

La epistoloj de Paŭlo malsamas el la du tipoj supre priskribitaj: ili ne estas eseoj-traktatoj ĉar startas el la priskribo pri precizaj kaj konkretaj situacioj kaj, pritraktante ofte doktrinon, neniam perdas la "kontakton" vivan kaj profundan kun la realo propra de la adresito Aliflanke ili ne povas esti difinitaj epistoloj "privataj", ĉar Paŭlo ne sin prezentas "simpla amiko", sed kiel porparolanto de Dio sendita por la evangelizado kaj transdonado de la savo de Dio.

Li tre intense amas "siajn" kristanojn, sed ankaŭ ne forgesas ke mem estas ilia patro en la kredo, ke havas la taskon "nutri kaj gvidi" siajn gefilojn travivantajn sur la stratoj de de Dio. Paŭlo vidas en la homoj adresitaj la popolon de Dio invititan al la sanktiĝo. Signifa la maniero per kiu Paŭlo kutime uverturi siajn epistolojn. Al la Korintanoj skribas tiel: “1 Paŭlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato, 2 al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia: 3 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.” (1Kor 1, 1-3).

Jesuo en la epistoloj de Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Konvertiĝo de Sankta Paŭlo, pentrita de Caravaggio (1600-1601).

Paŭlo, kiel estas deklarite en la Agoj de la Apostoloj kaj en liaj epistoloj neniam renkontis Jesuon: li Lin konis nur en siaj propraj vizioj kaj per la konversacioj kun aliaj kristanoj. Spite de tio, liaj epistoloj, verkitaj en periodo ekde 55 ĝis 65, estas konsultitaj ankaŭ por la atestoj rilate la historiecon pri Jesuo.

Aparte, en la epistolo al la Galatoj, Paŭlo deklaras ke mem iris al Jerusalemo tri jarojn post la “renkonto” kun Jesuo sur vojo al Damasko. Li estis ankaŭ vojaĝinta al Arabio kaj estis reveninta al Damasko antaŭ ol viziti Petron, kiun Paŭlo difinas “apostolo de Jesuo”, kaj Jakobon "la fraton de la Sinjoro", kiun multaj opinias esti Jakobo la Justulo. Krome Paŭlo diras ke post 14 jaroj revenis al Jerusalemo kie partoprenis kunvenon de kristanoj. La plejgranda parto de ekzegezistoj opinias ke temas pri la Apostola koncilio, en kiu Paŭlo startigis diskuton en kiu li sin deklaras kontraŭa al la neceso de cirkumcido por la paganoj kristaniĝantaj. Paŭlo subtenas estis venkinta la disputon, kaj Petro kaj Jakobo kaj Sankta Johano la Evangeliisto, sin trovis en akordo por ke li prediku al al gentanoj. Sekve Petro vizitis Paŭlon en Antioĥio. La epistolo al la Galatoj estas unu el tiuj en kiuj ne ekzistis disputoj, do entenas nur tekstojn pri la historiecon de Jesuo….

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En preskaŭ ĉiuj epistoloj, la aŭtoro estas eksplicite citita en la teksto
  2. Pheme Perkins, Reading the New Testament: An Introduction (Paulist Press, 1988), pp. 4-7.
  3. New Testament Letter Structure, from Catholic Resources by Felix Just, S.J.
  4. Gerd Theissen, "La Nova Testamento", Carocci, 2003.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fabris-Barbaglio, Le lettere di Paolo, Edizioni Borla, Roma
  • Cipriani, Le lettere di Paolo, Città Nuova, Roma

• Bornkamm, Günther (2002). Pablo de Tarso. Barcelona: Ediciones Sígueme. ISBN 84-301-0775-4. • Brown, Raymond E. (2002). Introducción al Nuevo Testamento. II. Cartas y otros escritos. Madrid: Editorial Trotta. ISBN 84-8164-539-7. • Escuela bíblica de Jerusalén (1976). Biblia de Jerusalén (Edición Española). Bilbao (España): Desclée de Brouwer. ISBN 84-330-0022-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]