Jakobo la Justulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Jakobo.
Jakobo la Justulo
Biblia persono
homo
Informoj
Eble sama Jakobo filo de Alfeo • Jakobo la pli juna
Sekso vira
Religio kristanismo
Mortokialo ŝtonumado
Okupo presbitero
Patro Jozefo de Nazareto
Patrino Maria, patrino de Jesuo
Gefratoj Jesuo Kristo
Infanoj Justus of Jerusalem
vdr
APOSTOLOJ
“JAKOBO la JUSTULO”
Jakobo la Justulo
mortodato = 6269
mortoloko = Jerusalemo
mortokondiĉo = Martiro
kulto = venerita de la katolika kaj ortodoksa eklezioj
fakta kanonizo = oficiale edke 435
aktiveco = ĉefo de la unua kristana komunumo de Jerusalemo
precipaj fontoj =Jozefo Flavio, Judaj antikvaĵoj, xx.200; Eŭsebio de Cezareo, Prieklezia historio, i.12.1, i.12.4, ii.23.4; Hieronimo, De Viris Illustribus, ii.
liturgie memorigita en la katolika eklezio = 3-a de majo, en la ortodoksa eklezio = 23-a de oktobro

Jakobo la Justulo, nekonfuzebla kun Jakobo la pli aĝa, estas varie epitetata en la antikvaj fontoj. Sankta Paŭlo lin nomas “Jakobo frato de la Sinjoro (Galatoj, 1,19), laŭ Hegesipo kaj aliaj “Jakobo la Justulo”, “Jakobo el Jerusalemo”, laŭ aliaj “Jakobo Adelphotheos (frato de la Sinjoro) ktp.

Informoj pri lia vivo maloftas kaj malprecizas; manpleno de evangeliaj referencoj (Mk 6,3-4; Mt13,55-56) lin klare mencias kiel filo de Alfeo, sed pliprecizas Agoj de la Apostoloj 2,17;15,13;21,18, kaj Galatoj 19;2,9, Judaj antikvaĵoj kaj Sankta Hieronimo (kiu citas informon de Hegesipo [1]).

La Epistolo de Jakobo de la Nova Testamento estas tradicie atribuata al Jakobo la Justulo. En tiu letero, adresita al la hebrearo, kiel jam en la Koncilio de Jerusalemo, Jakobo asertas kun la aliaj apostoloj ke la paganoj ne estas devigataj praktiki la cirkuncidon (Ag 15,13). Sed en tiu kazo, eble por montri ke la eklezio daŭrigas la mision de Izraelo, proponis ke kelkaj religiaj hebreaj moroj signu la religian konduton de la paganoj kristaniĝintaj,

Pluaj biografiaj informoj[redakti | redakti fonton]

Jakobo la justulo plenumis unuarangan rolon en la eklezia komunumo de Jerusalemo, al li konfidita de Jesuo mem laŭ Epifanio el Salamina[1]. En Galatoj 1,19 tiu Jakobo estas difinita “apostolo”. Jozefo Flavio informas ke li fariĝis reganto de la Jerusalema eklezio tuj post la morto de Jesuo kaj datigas lian morton en la jaro 62 p.K. per ŝtonigo ordonita de ĉefa sacerdoto Anano (Anania).[2]

Eŭsebio kaj Jeronimo (en De Viris Illustribus) lin identigas kiel aŭtoron de la novtestamenta letero dirita de “Jakobo”. En la 'incipit’ de Viribus Illustribus Jakobo estas prezentita kiel “servisto” de Jesuo Kristo kaj ne per la kutima epiteto laŭsemite “frato”.

Bibliistoj, sed ne ĉiuj, taksas la leteron atribuitan al Jakobo false de li redaktita: tio okazus nur por pliigi la gravecon de la dokumento novtestamenta.[3]

Aliaj verkoj, sed certe apokrifaj, atribuitaj al Jakobo la Justulo estas: la unua apokalipso de Jakobo, la libro sekreta de Jakobo kaj protoevangelio de Jakobo.

Tiu Jakobo devas esti nekonfuzita kun Jakobo la malpli Juna (tieldirita pro distingo el la pli juna), ankaŭ li apostolo, frato de Johano Evangeliisto kaj filo de Zebedeo kaj Salomeo (disciplino de Jesuo), kiu estis mortkondamnita kaj ekzekutita ordone de Herodo Agripa la 1-a en la jaro 42 (Agoj 12,2).

Sankta Paŭlo al li atribuas apartan aperon de Resurektinto (1 Kor 15,7), kaj okaze de sia reveno al Jerusalemo (Agoj 15,13). lia nomo aperas antaŭ la tuj post menciita Petro, lin kvalifikante “kolono” de la Eklezio

Rilatoj kun Jesuo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Paŭlo, kiel Jozefo Flavio, epitetas tiun Jakobon “frato de la Sinjoro”[4]. Josefo Flavio klare priskribas tiun Jakobon “frato de Jesuo nomita Kristo”, sed ne malmultaj historiistoj dubas pri la originaleco de la tiu teksta pasaĵo, nome eblas ke kelka kristano tion ruze aldonis.

La frazo “frato de la Sinjoro”, kaj aliaj similaj, dividas la intepretistojn inter kiuj aliĝas al la letera senso de la vortoj kaj tiuj kiuj, supozante la ĉiamdaŭran Virgecon de Maria kiu por Katolikoj kaj Ortodoksuloj estas dogma kredendaĵo de ĉiam konfesata, en la frazo vidas semitismon laŭ kiu foje ne estas distingata frateco el kuzinecon kaj la titolo de fratoj naskiĝus el la fakto ke Jozefo generis antaŭe kun forpasinta edzino.. Hodiaŭaj, kaj do ne Lutero kaj Kalvino kun Zwingli,.protestantaj konfesoj inklinas por la litera senco.[5]

Morto de Jakobo la Justulo[redakti | redakti fonton]

Kiel jam dirite, Jakobo la pli juna estis ŝtonumita iniciate de ĉefsacerdoto Anano, filo de Anas menciita en la evangelioj, kiu profitis de la tempointervalo inter la eloficigo de roma prokuratoro Festo kaj enoficigo de la posteulo Albino por elimini la danĝeran kristanan protagonisto

La afero de la ostejo de Jakobo[redakti | redakti fonton]

La 20an de oktokro 2002, la franca epigrafisto André Lemaire malkovris sur flanko de kalkaŝtona ostejo de la 1-a jarcento aramelingvan skribaĵon, nome en la kuranta tiama lingvo en Palestino, La ostejo estas malgranda ŝtona cindrourno utiligita de tiamaj hebreoj por konservi la ostojn de mortinto forpasinta ekde almenaŭ unu jaro kaj do ĝia korpo estas jam purigita en la tero de Israelo. Tiu kutimo komenciĝis la antaŭa jarcento kaj daŭris ĝis la dua post Kristo. Tiu ostejo estis malkovrita en la vilaĝo de Silwan, apud Jerusalemo, signita per la jena skribitaĵo: «Ya'akiv bar Yosef akhui di Yeshua» kiu signifas «Jakobo filo de Jozefo frato de Jesuo». Certe, kvankam la tri nomoj estis oftegaj en la tiama patestina popolo, ke ili troviĝu ĉiuj kune en la sama ostejo ekimpresis kaj diskutigis la kompetentan fakularon. Kaj ekscitis ankaŭ multajn suspektojn pri la aŭtetikeco. La problemo finiĝis kiam la israela juĝistaro arestigis la antikviston Oded Golan. Kial? Pro tio ke tiu ĉi sur antikva ostejo estis gravurinta la novan ĉizaĵon: fakte la konsiderita ŝtono estas ja jes tiutempa ostejo sed ĝia ĉizaĵo, plurscience ekzamenita rezultis niatempa. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Panarion of Epiphanius of Salamis, Book II and III, 78, 7, 7; Pseŭdoklementaj rekonoj, 1, 43 12
  2. Jisefo Flavio, xx.9.
  3. Kummel, Introduction to the New Testament, pp. 412-3; Udo Schnelle, The History and Theology of the New Testament Writings, pp. 385-386.
  4. ”...mi vidis neniun krom Jakobon fraton de la Sinjoro” (ἕτερον δὲ τῶν ἀποστόλων οὐκ εἶδον εἰ μὴ Ἰάκωβον τὸν ἀδελφὸν τοῦ Κυρίου)
  5. ViduKatekismo de la Katolika Eklezio n. 500: "Jakobo kaj Josefo, “fratoj de jesuo” (Mt 13,55), estas filoj de alia Maria disĉiplino de Jesuo, kiu estas indikata gravsence kiel “la alia Maria” (Mt28,1)", kio estas la dekomeca interpreto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]