Kurt Aland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
TEOLOGOJ BIBLIISTAJ
Kurt Aland
Kurt ALAND.
nomo = Kurt
kromnomo = Aland
naskiĝoloko = Berlino
naskiĝodato = 28-a de marto 1915
mortodato = 13-a de aprilo 1994
aktiveco1 = teologo
aktiveco2 = dokento pri Nova Testamento
aktiveco3 = precipa kunlaboranto en la eldono Nestle-Aland de la Novum Testamentum Graece (Nova Testamento Greka
nacio = Flago-de-Germanio.svg Germanio

Artikolo inspirinta [1]

Kurt Aland (Berlino-Steglitz 28-a de marto 1915 – Münster, 13-a de aprilo 1994) estis germana teologo, dokento pri la Nova Testamento kaj pri Historio de la Eklezio. Laŭlonge de multaj Jaroj direktoris ĉe la Instituo pri la kritika esploro de la Nova Testamento. [1] Li estis la precipa zorganto de la eldono Nestle-Aland de la Novum Testamentum Graece (Nova Testamento greka).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1933 li studis Teologion ĉe Friedrich Wilhelms Universität de Berlino. Dum tiu periodo li kunlaboras kun la revuo de la Konfesanta Eklezio. Junge Kirche (Juna Eklezio). En ideologia broŝureto, Wer fälscht? (Kiu estas mensoganta?), skribita kontraŭ Mathilde Ludendorff, konfirmas la pozicion de la Konfesanta Eklezio, tute adherante al la idealoj de tiu kristana Eklezio. En 1939 studas sub la gvido de Hans Lietzmann. En 1940 li estis liberigita el deviga tasko de la milita servo, kaj en 1941, post la morto de Lietzmann, li estis taskita pri la redakto de la teologia revuo. Li diplomiĝis 1941, kaj en 1944 estis ordinita reganto de la luterana paroĥo de Berlino-Steglitz.

Post la Dua mondmilito, Aland elektiĝis dokento ĉe la teologia fakultato de la Universitato Humboldt de Berlino. En 1947 estis nomumita etata profesoro ĉe Halle (Saale).

Li estis persekutita pro opono al la marksista registaro de la Orienta Germanio. En 1953 li estis akuzita pri kontrabando de horloĝoj kun Okcidenta Berlino kaj enprizonigita tri monatojn. Li publike sin elmetis kontraŭ la diversaj formoj de subpremo fare de la ŝtato kontraŭ la Eklezioj, postulante de la registaro parolliberecon kaj religian liberecon. En julio 1958, Kurt perdis la laborpostenon ĉe la universitato, tamen li sukcesas forfuĝi al Okcidenta Berlino (septembron 1958). En 1959 li estis ŝarĝita profesori ĉe la Universitato de Münster, en la Okcidenta Germanio. Ĉi tie li fondis la Instituon por la teksta esploro de la Nova Testamento, ("Institut für neutestamentliche Textforschung"), de li direktotan ĝis 1983.

Aland edziĝis dufojojn, la unua kun Ingeborg Aland, kun kiu enmondigis tri gefiliojn; ĉe la fino de la jaroj sepdekaj li edzinigis Barbaran Aland. Li mortis en Münster, en Germanio, la 13-an de aprilo de 1994.

Scienca agado kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Kurt Aland vizitas Papon Paŭlon la 6-an, 1970.
Kurt Aland vizitas papon Johanon Paŭlon la 2-an, 1984.

En epoko de kreskanta specialiĝo, ankaŭ en la studo de la historio kaj teologio, Kurt Aland povas esti konsiderita kiel unu de la lastaj reprezentantoj de tiuj dokentoj kiuj sukcesis efikmaniere labori en ambaŭ disĉiplinoj..[2]

Indas mencii lian laboron en la kampo de la esploro pii la Nova Testamento, efektivigita kune kun la edzino Barbara ĉe la Instituto de li kreita.[3] Li estas aŭtoro de multege da publikigaĵoj.

Lia precipa verko koncernis la senlacan kaj aventuran serĉon pri antikvaj manuskriptoj elnestigitaj en iuj monaĥejoj de Rusio kaj de Grekio. Li malkovris nombrajn manuskriptojn de la Nova Testamento, pri kies valutado ankoraŭ oni diskutas.[4]

Li ankaŭ membriĝis en la Hermann-Kunst-Stiftung, fondita en 1964 de Hermann Kunst, bona amiko de K. Aland. Multaj famaj personecoj de la politiko, de la ekonomio, kaj de la socio partoprenis en tiu fondaĵo kunlaboranta en la teksta esploro de la Nova Testamento. Rimarkindaj estas ĝiaj verkoj pri la historio de la Eklezio. Laŭ kritikistoj, Kurt Aland mem montris esti grava ekumenisto, kapabla allasi signifan signon en la germana protestantismo.

Rekonoj[redakti | redakti fonton]

Kurt Aland estis honorista per laurea honoris causa:

  • 1950: "Doktoro (HC)", ĉe la Universitato de Göttingen (Germani)
  • 1957: "Doktoro pri la Dieco", ĉe la Universitato de St. Andrews (Skotlando)
  • 1971: "Doktoro pri Literaturo", al Wartburg College (Iowa)

Li estis honorita per jenaj premioj:

Kurt Aland estis membro de diversaj akademioj:

  • ekde 1955: Akademio de la Sciencoj de Germanio)
  • ekde 1969: Brita Akademio
  • ekde 1975: Akademio de la Sciencoj de Göttingen)
  • ekde 1976: Royal Academy of Arts and Science Nederlando

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Institut für neutestamentliche Textforschung
  2. Karl-Alfred Odin: Entdecker und Wissenschaftorganisator von hohen Gnaden, Frankfurter Allgemeine Zeitung, 28. März 1985
  3. Das neue Testament neu geschrieben, Frankfurter Allgemeine Zeitung, 16. April 1994
  4. Fama estas la eldono de 1979, tute renovigita, de la Novum Testamentum (Nova Testamento) greka.
  5. "Text, Wort, Glaube" Text, Wort, Glaube, S. 13.
  6. "Text, Wort, Glaube".
  7. Großes Verdienstkreuz "Text, Wort, Glaube".
  8. Geschichte in Wissenschaft und Unterricht. Band 34, S. 740.
  9. Westfälische Nachrichten, 26.10.1985
  10. FAZ, 1.11.1985
  11. Kleine Meldungen, Frankfurter Allgemeine Zeitung, 11. Dezember 1993
  12. Homepage of The Lutheran Historical Society of the Mid-Atlantic

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Spener-Studien, 1943, (Arbeiten zur Geschichte des Pietismus I. Arbeiten zur Kirchengeschichte vol. 28);
  • Kirchengeschichtliche Entwürfe: Alte Kirche - Reformation und Luthertum - Pietismus und Erweckungsbewegung, 1960.
  • Die Säuglingstaufe im Neuen Testament und in der alten Kirche. Eine Antwort an Joachim Jeremias, (TEH; N.F. 86), 1961; Über den Glaubenswechsel in der Geschichte des Christentums, 1961;
  • Bibel und Bibeltexte bei August Hermann Francke und Johann Albrecht Bengel. In: Pietismus und Bibel, (=AGP; 9), 1970, 89-147;
  • Taufe und Kindertaufe. 40 Sätze zur Aussage des Neuen Testaments und dem historischen Befund, zur modernen Debatte darüber und den Folgerungen daraus für die kirchliche Praxis - zugleich eine Auseinandersetzung mit Karl Barths Lehre von der Taufe, 1971;
  • Neutestamentliche Entwürfe, (Theol. Bücherei, NT; 63), 1979;
  • Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die wissenschaftlichen Ausgaben sowie in Theorie und Praxis der modernen Textkritik (with Barbara Aland), 1982, 1989;
  • The Text of the New Testament. An introduction to the critical editions and to the theory and practice of modern textual criticism with Barbara Aland ; translated by Erroll F.Rhodes, Grand Rapids, Mich. : W. B. Eerdmans Leiden: E. J. Brill, 1987;
  • Die Grundurkunde des Glaubens. Ein Bericht über 40 Jahre Arbeit an ihrem Text. Em: Bericht der Hermann Kunst- Stiftung zur Förderung der Neutestamentlichen Textforschung für die Jahre 1982 bis 1984, 1985, 9-75;
  • Das Neue Testament - zuverlässig überliefert. Die Geschichte des neutestamentlichen Textes und die Ergebnisse der modernen Textforschung, (Wissenswertes zur Bibel; 4), 1986;
  • Text und Textwert der griechischen Handschriften des Neuen Testaments, vol. I-III (=Arbeiten zur neutestamentlichen Textforschung), 1987 ff.;

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Komuna gastas informojn kaj bildojn pri Kut Aland: [2]