Viena kafejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Café Central de Vieno.
Kafejo Schwarzenberg de Vieno.
Kafejo Dommayer de Vieno.

Viena kafejo (en germana: Wiener Kaffeehaus) estas tipa institucio de Vieno kiu ankoraŭ plenumas gravan rolon en la kulturo kaj tradicio de la ĉefurbo de Aŭstrio.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Diference de tio kio okazas en aliaj kafejoj tradiciaj en la mondo, oftas ke kliento estas horojn legante nur la ĉiea ĵurnalo. Kun la kafo, la kelnero proponas devigan glason da malvarma akvo el krano, kiun tiu replenigos ofte se la ĉeesto pluas.

Fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento, al multaj famaj verkistoj plaĉis la vienaj kafejoj pro ties etoso, kaj eĉ verkis en ili (por ekzemplo, oni diras ke granda parto de la fama taglibro Die Fackel de Karl Kraus estis verkita en tiatipaj kafejoj). Aliaj poetoj kafejŝatantoj estis Arthur Schnitzler, Alfred Polgar, Friedrich Torberg kaj Egon Erwin Kisch. La fama verkisto kaj poeto Peter Altenberg ricevis siajn korespondaĵojn en sia favorata kafejo, nome la Central.

Aliaj famaj gravuloj kiuj ofte venis al la vienaj kafejoj estis Stefan Zweig, Egon Schiele, Gustav Klimt, Adolf Loos, Theodor Herzl, Siegfried Marcus, kaj eĉ Leo Trocki.

Eblas trovi ankoraŭ tiajn similajn trinkejojn en aliaj urboj de la Aŭstri-Hungara Imperio: nome Prago, Budapeŝto, Trieste, Lemberg, ktp.

La meblaro de viena kafejo povas gami el luksa kaj komforta al malvarma kaj moderna. La klasikaj kafejoj kutime havas seĝojn de stilo Michael Thonet kaj tablojn el marmoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wurmdobler, Christopher (2005). Kaffeehäuser in Wien. Ein Führer durch eine Wiener Institution. Klassiker, moderne Cafés, Konditoreien, Coffeeshops. Falter Verlag. ISBN 3-85439-332-6.
  • Béatrice Gonzalés-Vangell, Kaddish Et Renaissance - La Shoah Dans Les Romans Viennois (1991–2001) De Robert Schindel, Robert Menasse Et Doron Rabinovici, Presses Universitaires Du Septentrion, 2005, 328 pages. ISBN 2-85939-900-3
  • Michael Rössner (Eld.): Literarische Kaffeehäuser, Kaffeehausliteraten. Böhlau, 1999, ISBN 3-205-98630-X.