Egon Erwin Kisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Egon Erwin Kisch

Egon Erwin Kisch (naskiĝis la 29-an de aprilo 1885 en Prago - mortis la 31-an de marto 1948 en Prago) estis praga germanlingva ĵurnalisto, prozisto, dramisto kaj poeto, konata kiel furioza riportisto.

Filo de juda tekstilaĵ-komercisto. Li komencis studi konstru-fakon, transiris al germanistiko kaj ĵurnalistiko, laboris kiel riportisto de pluraj gazetoj, estis vundita kiel soldato dum la unua mondmilito, post la milito li fariĝis antifaŝisto kaj komunisto, dum la dua mondmilito aktivis en [[Usono[]] kaj Meksiko. Post la milito li revenis Pragon, komencis verki libron pri Ĉeĥoslovakio, sed mortis ne fininte ĝin.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aus Pragen Gassen und Nachten (El Pragaj stratoj kaj noktoj, 1912)
  • Prager Kinder (Pragaj infanoj, 1913)
  • Soldat im Prager Korps (Soldato de Praga korpuso, 1922)
  • Schreib das auf, Kisch! (Skribu ĝin, Kisch!, 1930)
  • Die Abenteuer in Prag (Aventuroj en Prago, 1920)
  • Der Fall des Generalstabschefs Redl (Kazo de ĉefo de la generala stabo Redl, 1924)
  • Der rasende Reporter (Furioza riportisto, 1925)
  • Hetzjagd durch die Zeit (Ĉaso tra la tempo, 1926)
  • Zaren, Popen, Bolschewiken(Caroj, popoj, bolŝevikoj, 1927)
  • Kriminalistisches Reisebuch (Kriminalista vojaĝlibro, 1927)
  • Wagnise in aller Welt (Kuraĝe en la tuta mondo, 1927)
  • Paradies Amerika (Amerika paradizo, 1930)
  • Prager Pitaval (Praga pitavalo, 1931)
  • Asien gründlich verändet (Azio de fundamente ŝanĝita, 1932)
  • China gehaim (Sekreta Ĉinio, 1933)
  • Eintritt verboten (Eniro malpermesita, 1934)
  • Abenteur in fünf Kontinenten (Aventuroj en kvin kontinentoj, 1936)
  • Soldaten am Meeresstrand (Soldatoj ĉe la marstrandao, 1938)
  • Landung in Australien (Surteriĝo en Aŭstralio, 1937)
  • Marktplatz der Sensationen (Foiro de sensacioj, 1942)
  • Endeckungen in Mexiko (Malkovroj en Meksiko, 1945)