Danuba Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Danuba Turo en 2012

La Danuba Turo (germanlingve Donauturm) estas belvedero en la Danuba Parko en Vieno konstruita de 1962 ĝis 1964 okaze de la Internacia Ĝardena Ekspozicio laŭ planoj de la arĥitekto Hannes LINTL. Ĝi estas 252 metrojn alta kaj do la plej alta konstruaĵo de Aŭstrujo, vaste videbla de multaj partoj de Vieno.

En la alteco de 150 m estas elrigardejo, en 152 m elrigardejo por infanoj, en 161 m kafejo kaj en 169 m restoracio. Lifto-stacioj estas en alteco de 150 kaj 165 m. La lifto-rapideco estas 6 m/s. La restoracio kaj kafejo estas rondturniĝantaj unufoje en 45 minutoj. De ĉi tie estas videblaj diversaj rimarkindaj rigardobjektoj en la urbo.

La Danuba Turo havas ankaŭ ejon por saltado sur ŝnuro.