Farkas Cserey (pli juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farkas Cserey
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1773 (1773-10-28)
en Vieno
Morto 25-an de decembro 1842 (1842-12-25) (69-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Farkas Cserey vd
Profesio
Okupo ĉambelanosoldatoverkisto vd
Laborkampo floristiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Farkas Cserey [farkaŝ ĉerei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserey Farkas estis hungara ĉambelano, majoro, verkisto, botanikisto. Lia patro estis la samnoma Farkas Cserey (pli aĝa), lia nobela antaŭnomo estis nagyajtai [nadjajtai].

Farkas Cserey[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1773 en Vieno (Habsburga Imperio), li mortis la 25-an de decembro 1842 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Farkas Cserey studis en sia naskiĝurbo, poste li studvojaĝis en Eŭropo. Li soldatiĝis kaj partoprenis en bataloj kontraŭ Napoleono. Li havis bienon en Kraszna (Transilvanio), kie li longe vivis kaj plantis botanikan ĝardenon. Li estis ankaŭ apoganto de la hungara literaturo. Li havis edzinon, sed depost la vidviĝo li translokiĝis al Vieno, kie li mortis malriĉa.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A fekete ember (tradukita teatraĵo, 1800, prezentita en Pest (urbo), 1811)
  • A falusi nevelésnek módgyáról való vélekedés (artikolo, 1806)
  • leteroj kaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]