László Batthyány-Strattmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Beatulo, duko László Batthyány-Strattmann [lAslO batjAni], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Batthyány-Strattmann László (pli longe Batthyány-Strattmann László Antal János Lajos estis hungara kuracisto, kirurgo, membro de Hungara Scienca Akademio. Li estis kuracisto de la malriĉuloj.

Medalo pri László Batthyány-Strattmann

László Batthyány-Strattmann *[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1870 en Dunakiliti. Li mortis la 22-an de januaro 1931 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Batthyány-Strattmann frekventis universitaton en Vieno inter 1896-1900 por esti kuracisto. Dum la lernado li edziĝis baldaŭe havanta 12 gefilojn (krome li havis ankaŭ filinon el nelegala rilato). Li fondis privatan malsanulejon en Köpcsény (nuntempa Kittsee en Aŭstrio). En 1915 li heredis kastelon en Körmend, kie li fondis ankaŭ tie malsanulejon, kie li kuracadis la malriĉulojn senpage. Post akuta malsano li mortis en Vieno, sed li estis entombigita en Güssing, kie estas la familia kripto.

En 1944 komenciĝis beatiga ceremonio pri Batthyány-Strattmann, kiun la milito forviŝis. En 2003 li iĝis oficiale beatulo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]