Romeo kaj Julieto (Ĉajkovskij)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romeo kaj Julieto, TH 42, ČW 39, estas orkestra verko komponita de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij. Ĝi estas planita kiel Uvertur-Fantazio, kaj estas bazita sur la samnoma teatraĵo de Shakespeare. Kiel aliaj komponistoj kiel Berlioz kaj Prokofjev, Ĉajkovskij estis profunde inspirita de Shakespeare kaj verkis verkojn bazitajn ankaŭ sur La Ŝtormo kaj Hamlet.

La konflikta temo.

Malkiel ĉe aliaj gravaj komponaĵoj de Ĉajkovskij, Romeo kaj Julieto ne havas opus-nombron.[1] Ĝi ricevis alternativajn katalognomojn TH 42[2] kaj ČW 39.[3]

Ĉajkovskij verkis ĝis tri versiojn el la verko. En 1880, dek jaroj post sia unua reverkado de la peco, Ĉajkovskij reverkis la finan version kaj havigis al la peco la subtitolon "Uvertur-Fantazio". Ĝi estis kompletigita ĉirkaŭ la 10a de Septembro, 1880, sed li ne ricevis premieron ĝis la 1a de Majo, 1886, en Tbiliso, Kartvelio (tiam parto de la Rusa Imperio), dirigentita de Miĥail Ippolitov-Ivanov. Tiu tria kaj fina versio estas tiu kiu estas nune en la repertorio. La pli fruajn versiojn oni ludas nur porokaze kiel historiaj kuriozaĵoj.

La tria versio estis orkestron komponita de fluteto, du flutetoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, tubjo, timbaloj, cimbaloj, bastamburo, harpo kaj kordinstrumentoj.

La amtemo de la Uverturo estis tre uzita en multaj televidaj serioj kaj filmoj kiel Columbo, The Jazz Singer, Animaniacs, Scrubs, The Simpsons, South Park, Spongabobo, Sesame Street, El Chavo del Ocho, inter aliaj, krom por videoludoj, spektakloj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tchaikovsky Research: Romeo and Juliet
  2. Alexander Poznansky & Brett Langston, The Tchaikovsky Handbook, Vol. 1 (2002) Tchaikovsky Research: Catalogue Numbers
  3. Polina Vaidman, Liudmila Korabel'nikova, Valentina Rubtsova, Thematic and Bibliographical Catalogue of P. I. Čajkovskij's Works (2006), kaj P. I. Čajkovskij. New Edition of the Complete Works (1993–date)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874 (New York, W.W. Norton & Company, Inc., 1978)
  • Holden, Anthony, Tchaikovsky: A Biography (New York: Random House, 1995)
  • Keller, Hans, eld. Simpson, Robert, The Symphony, Volume One (Harmondsworth, 1966)
  • Maes, Francis, tr. Arnold J Pomerans kaj Erica Pomerans, A History of Russian Music: From Kamarinskaya to Babi Yar (Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press, 2002). (ISBN 0-520-21815-9).
  • Poznansky, Alexander, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York, Schirmer Books, 1991)
  • Strutte, Wilson, Tchaikovsky, His Life and Times (Speldhurst, Kent, United Kingdom: Midas Books, 1979)
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973)
  • Warrack, John, Tchaikovsky Symphonies and Concertos (Seattle: University of Washington Press, 1971, 1969)
  • Weinstock, Herbert, Tchaikovsky (New York: Albert A. Knopf, 1944)
  • Zhitomirsky, Daniel, eld. Ŝostakoviĉ, Dmitrij, Russian Symphony: Thoughts About Tchaikovsky (New York: Philosophical Library, 1947)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]