Simfonio No. 5 (Ĉajkovskij)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La The Symphony No. 5 en E-minoro, Op. 64 de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij estis komponita inter Majo kaj Aŭgusto 1888 kaj estis premierita en Sankt-Peterburgo en la Mariinskij-Teatro en la 17a de Novembro tiujare dum dirigentis Ĉajkovskij mem. Ĝi estas dediĉita al Theodor Avé-Lallemant.[1]

Kiel la Kvara Simfonio, ankaŭ la Kvina estas cikla simfonio, kun ripetita ĉefa temo. Malkiel ĉe la Kvara tamen, la temo aperas en la kvar movimentoj, trajto kiun Ĉajkovskij estis uzanta en la Manfred Simfonio, kiun li kompletigis malpli ol tri jaroj antaŭ la Kvina.

Tiu simfonio estis partiturigita por tri flutetoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, trombonoj, tubjo, timbaloj, kaj kordinstrumentoj.

Ĝia strukturo jenas tiel:

  • 1.- Andante – Allegro con anima (E-minoro) – Molto più tranquillo (D-maĵoroE-maĵoro)
  • 2.- Andante cantabile, con alcuna licenza (B-minoro – D-maĵoro)
  • 3.- Valso. Allegro moderato (A-maĵoro) (Trio en F♯-minoro)
  • 4.- Finale: Andante maestoso (E-maĵoro) – Allegro vivace (E-minoro) – Meno mosso (E-maĵoro)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Symphony No. 5". Tchaikovsky Research. Alirita la 21an de Junio, 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874 (New York, W.W. Norton & Company, Inc., 1978)
  • Holden, Anthony, Tchaikovsky: A Biography (New York: Random House, 1995)
  • Keller, Hans, eld. Simpson, Robert, The Symphony, Volume One (Harmondsworth, 1966)
  • Maes, Francis, tr. Arnold J Pomerans kaj Erica Pomerans, A History of Russian Music: From Kamarinskaya to Babi Yar (Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press, 2002). (ISBN 0-520-21815-9).
  • Poznansky, Alexander, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York, Schirmer Books, 1991)
  • Strutte, Wilson, Tchaikovsky, His Life and Times (Speldhurst, Kent, United Kingdom: Midas Books, 1979)
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973)
  • Warrack, John, Tchaikovsky Symphonies and Concertos (Seattle: University of Washington Press, 1971, 1969)
  • Weinstock, Herbert, Tchaikovsky (New York: Albert A. Knopf, 1944)
  • Zhitomirsky, Daniel, eld. Ŝostakoviĉ, Dmitrij, Russian Symphony: Thoughts About Tchaikovsky (New York: Philosophical Library, 1947)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]