Nyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nyon (distrikto) kaj Nyon (stacidomo).
Nyon
Blazono de Nyon
Blazono de Nyon
Blazono de Nyon
Flago de Nyon
Flago de Nyon
Flago de Nyon
Vido de la urbo el la Lemano
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 22′ 45″ N 6° 14′ 20″ O / 46.37917 °N, 6.23889 °O / 46.37917; 6.23889 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 45″ N 6° 14′ 20″ O / 46.37917 °N, 6.23889 °O / 46.37917; 6.23889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 21 718 (2020)
Areo 6,82 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 1260
Komunumkodo 5724
Mapo de Nyon
Mapo de Nyon
Situa mapo de Nyon
vdr

Nyon (esperante Niono, homonimo de urbo en Malio: Niono) estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 17 916 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Nyon situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano meze inter Laŭzano kaj Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al Trélex kaj Duillier, en oriento al Prangins, en sudo al la lago kaj aliflanke de ĝi al la franca komunumo Messery, en sudokcidento al Crans-près-Céligny, kaj en okcidento al Eysins, Signy-Avenex kaj Grens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nyon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo al Laŭzano. Mallarĝŝpura fervojo kondukas de Nyon tra Saint-Cergue al La Cure ĉe la franca landlimo.

La urbo ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romiaj ruinoj en Nyon

La urbo estis fondita inter la jaroj 44 kaj 46 antaŭ kristo, kiam la romianoj koloniigis la regionon. La unua dokumenta mencio de Nyon tekstas civitas Equestrium id est Noiodunus kaj troviĝas en la dokumento Notitia Galliarum el la jaro 396 post Kristo.

Dum mezepoko Nyon supozeble unue apartenis al la grafejo de Ĝenevo kaj poste formis parton de Burgonjo kaj poste de Savojo. De la savojoj Nyon ricevis en la 13-a jarcento la urborajton. Kiam la bernanoj en 1536 konkeris Vaŭdon, Nyon fariĝis la sidejo de berna vokto, tamen gardis parton de siaj privilegioj.

Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nyon fariĝis ĉefurbo de la nove kreita samnoma distriko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas grava regiona industricentro, kiu profitas de sia bona trafik-situo inter Laŭzano kaj Ĝenevo. Tradicie ĉe la deklivoj norde de la Lago Lemano ekzistas grandaj vitejoj. La urbo estas la sidejo de UEFA, la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj.

Vidindajoj[redakti | redakti fonton]

  • La romia anastilozo kun du kaj duono kolonoj estas la simbolo de la urbo.
  • La romia muzeo
  • La kastelo, en kiu videblas la muzeo pri historio kaj porcelano.

Atrakcio[redakti | redakti fonton]

En la lasta semajno da julio, Nyon aranĝas festivalon, la Paléo Festival, unu el la plej grandaj muzikaj festivaloj en Svislando.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]