Borex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borex
Blazono de Borex
Blazono de Borex
Blazono de Borex
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 42′ 43″ N 6° 10′ 39″ O / 46.71194 °N, 6.17750 °O / 46.71194; 6.17750 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 43″ N 6° 10′ 39″ O / 46.71194 °N, 6.17750 °O / 46.71194; 6.17750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 877
Areo 470 km²
Alteco 1,98 m super marnivelo
Poŝtkodo 1277
Komunumkodo 5706
Mapo de Borex
Mapo de Borex
Situa mapo de Borex
vdr

Borex estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 877 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Borex situas sur la tavolo ĉe la suda piedo de la Ĵurasa Montaro sudokcidente de la Lago Lemano, proksimume 5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Nyon, 25 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 25 kilometron nordoriente de Ĝenevo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Borex, la vilaĝetoj Marly, Petit Borex kaj Les Tourniaux, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,98 km², de kiuj 1,5% estas kovritaj de arbaro, 76,3% servas por agrikulturo kaj 20,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Borex limas en nordo al Chéserex, en nordnordoriento al Grens, en nordoriento al Signy-Avenex, en oriento al Eysins, en sudo al Arnex-sur-Nyon, kaj en okcidento al Crassier. De 1905 ĝis 1962 funkciis fervolinio de Nyon al Divonne-les-Bains, ĉe kiu Borex disponis pri stacidomo. Nuntempe la komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Coppet.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Borex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Nyon al Divonne-les-Bains en Francio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo apud Nyon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Borex datiĝas el la jaro 1213 kiel Borrai. Videblas restaĵoj de la romia akvokondukilo de Divonne al Colonia Iulia Equestris. Dum mezepoko Borex apartenis al la Senjorujo Crassier. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Borex apartenis al la Voktejo Nyon kaj ek de la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]