Kastela parko Biebrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastela parko Biebrich
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoHesio
Koordinatoj50° 2′ 24″ N, 8° 14′ 4″ O (mapo)50.048.2344444444444Koordinatoj: 50° 2′ 24″ N, 8° 14′ 4″ O (mapo)

Kastela parko Biebrich (Hesio)
Kastela parko Biebrich (Hesio)
DEC
Kastela parko Biebrich
Kastela parko Biebrich
Lokigo de Hesio en Germanio
Map
Kastela parko Biebrich
Vikimedia Komunejo:  Schlosspark Biebrich [+]
vdr
la kastela parko Biebrich, norde de la samnoma kastelo ĉe la norda bordo de la rivero Rejno

La kastela parko Biebrich estas parko de la samnoma baroka kastelo Biebrich en Wiesbaden, la ĉefurbo de la germana federacia lando Hesio. La parka areo situas ĉefe norde de la kastelo sur longo de ĉirkaŭ 1 200 metroj kaj larĝo de 300 metroj, ĝi estas 'trafluata de malgranda rojo nomata Mosbach. Pli norde de la norda parkorando situas la urbocentro de Wiesbaden, la ĉefstacidomo en distanco de 3 kilometroj, la urbocentra koncertejo Kurhaus en distanco de 5 kilometroj.

La parko estis komence kreita kiel franca ĝardeno. Tiucele la areo norde de la kastela konstruaĵo estis plialtigata per alportata grundo, tiel ke ekestis ebenaĵo de okcidento atingebla per ŝtuparoj - norde kaj oriente la grundo iom post iom malaltiĝas kaj atingas la nivelon de la ĉirkaŭa urba vojaro de la urboparto Biebrich. La unua parka plano estis de Maximilian von Welsch en 1720 ; ĝi havis regulajn simetriajn vojojn, kaj limiĝis per baroka oranĝejo. Inter la jaroj 1817 kaj 1823, laŭ planoj de Friedrich Ludwig von Sckell la areo estis trakonstruita al pejzaĝa parko en angla stilo. Tiucele la areo estis ampleksigita norde, kaj la baroka oranĝejo malkonstruita. Meze de la parko, sur la fundamentoj de mezepoka kastelo konstruiĝis artefarita ruino, nomata Mosburg, meze de tiucele fosita lageto.

Ekzotika Faŭno[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ ekde la 1990-aj jaroj, pluraj specioj de regione nekutimaj birdoj ekvivis en la parko, aparte multaj specoj de kolumpapagoj. Ili atentigas la parkajn vizitantojn per sia brua kriado, kaj bone videblas en flugado pro sia brilflava-verda plumaro. De tie, Ili etendiĝis al aliaj parkoj de la urbo. Laŭ la Societo por Ornitologio kaj Natura Konservado en Rejnlando-Palatinato en la urbo nuntempe nombriĝas ĉirkaŭ 1 300 kolumpapagoj, plej multaj en la kastela parko. Al ili aldoniĝas plurcent da aliaj regione nekutimaj papadoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]