Martin Niemöller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Timbre Allemagne 1992 Martin Niemoller obl.jpg

Martin Friedrich Gustav Emil NIEMÖLLER (14-an de januaro 1892, Lippstadt, Germanio6-an de marto 1984, Wiesbaden, Germanio) estis elstara germana antifaŝista teologo kaj pastro, fondinto de la Konfesa Eklezio, unu prezidanto de la Monda Konsilio de la Eklezioj.

Li naskiĝis en pastra familio. Li servis en la unua mondmilito sur ŝipoj, eĉ iĝis komandanto de germana submarŝipo. Post la milito, li studis teologion en Münster. Li ekagadis kiel pastro en 1931 en Dahlem, ekstera urboparto de Berlino. Du jarojn poste - kiel protesto kontraŭ la nazia eklezia politiko - fondis la organizon Pfarrernotbund por helpi pastrojn. La grupo agadis sur diversaj terenoj kaj provis lukti kontraŭ la diskriminado de la jud-devenaj kristanoj.

Li partoprenis en fondo de la Konfesa Eklezio - ene de la evangelika eklezio - kaj gravis en formado de kontraŭstaro, ĉar la nazioj kreis la organizon Deutsche Christen (Germanaj Kristanoj), kiu volis subigi la germanajn ekleziojn. Oni oficiale deklaris la kontraŭstaron de la Konfesa Eklezio kaj konfirmis en koncilio de 1934, Barmen. Niemöller daŭrigis la mesadon dise en Germanio, ĝis arestis lin la Gestapo en 1937. Oni internigis lin en Sachsenhausen, poste en Dachau, en 1945 en Tirol, kie liberigis lin la aliancanoj.

Post la milito, li partoprenis en reorganizo de la evangelika eklezio kaj en 1945 gvidis la eksterajn rilatojn. Li iĝis en 1948 membro de la eklezia koncilio, de 1947 ĝis 1964 prezidanto de la eklezia distrikto Hessen-Nassau.

Ĉar li konvinkiĝis pri kolekta kulpeco de la germanoj, la germana evangelika eklezio en 1945 deklaris pri tio en la Stuttgarta kulpokonfeso- ĉefe danke al li - . Oni elektis lin en 1961 al unu prezidanto (el ses) de la Monda Konsilio de la Eklezioj. Li prezidantis ĝis 1968.

Li iĝis konvinkita pacifisto kaj agadis por la internacia paco kaj malarmilizado. Li veturis en 1952 al Moskvo, en 1967 al Nord-Vjetnamio.

Oni distingis lin en 1967 per Internacia Lenin-pacpremio, en 1971 per Granda Meritkruco (de Okcidenta Germanio).

Mondfama poemo[redakti | redakti fonton]