Nova sinagogo de Darmstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova sinagogo de Darmstadt
sinagogomuzeo • komunuma centro
Bazaj datoj
Konstrustilo postmoderna arkitekturo vd
Arkitekto Alfred Jacoby vd
Estiĝo 1988
Lando Germanio vd
Situo Darmstadt
Adreso Wilhelm-Glässing-Straße 26
Situo
Geografia situo 49° 52′ 3″ N, 8° 39′ 17″ O (mapo)49.867538.6546Koordinatoj: 49° 52′ 3″ N, 8° 39′ 17″ O (mapo)
Nova sinagogo de Darmstadt (Hesio)
Nova sinagogo de Darmstadt (Hesio)
DEC
Nova sinagogo de Darmstadt
Nova sinagogo de Darmstadt
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Nova sinagogo de Darmstadt
Map
Nova sinagogo de Darmstadt
Retejo https://jg-darmstadt.de/
vdr

La Neue Synagoge ("Nova Sinagogo") estas la postmilita, postmodernisma sinagogo, komunuma domo kaj muzeo de la juda komunumo (germane Jüdische Gemeinde) en Darmstadt.[1] Inaŭgurita en novembro 1988, la sinagogo estis konstruita kiel parto de civitana iniciato por memorigi la 50-an datrevenon de la malhonora pogromo Kristala Nokto.[2] Konata ankaŭ kiel la "Holokaŭsta Memora Sinagogo", la arkitektura komplekso estis dizajnita por plenumi la bezonojn de la juda loĝantaro de la grandurbo, kiu estis sen preĝejo ekde la pogromo de 1938, kiam la tri sinagogoj de Darmstadt estis detruitaj.[3] La Nova sinagogo estas konstruita laŭ planoj de Alfred Jacoby, kun signifa parto de artaj vitraloj[4] desegnitaj de la brita vitralisto Brian Clarke. En la mapo de la informkesto dekstre iom videblas ĝia strukturo: La komunuma centro kiel granda kvarangulo simile al antikva romia vilao ĉirkaŭas vastan internan korton, en kies mezo la vera sinagogo estis konstruita. Ĝi ligiĝas nur per sia enirejo al la kvarangula kadro, teretaĝe kaj supre por atingi la balkonejojn, kaj vere senteblas kiel juvelo bone protektita en la kesto de la ĉirkaŭa kvarangulo. La "juvelan" impreson plifortigas la brilantaj malhelbluaj vitraloj kies lumo bone kontrastas kun blankaj kolonoj kaj iom da orumitaj ornamoj sed pro la relativa malgrandeco la suma preĝejo tute ne impresas pompa aŭ fanfarona, sed elradias trankvilon kaj "modestan belecon". La religia kaj kultura komplekso intence konstruiĝis ekzakte sur la loko, kie dum la 12 jaroj de nazia diktaturo situis la iama Gestapo ĉefsidejo de la urbo.[5]

La arkitekto Alfred Jacoby cetere per tiu unua de li konceptita postmodernisma sinagogo akiris altan renomon, kaj sekve li povis realigi ankoraŭ dek simile imponajn sinagogojn, ĉiuj el ili kompreneble kun propra karaktero. Inter ili estas la sinagogo de Speyer finkonstruita en novembro 2011, pri kiu jam ekde 2012 ekzistas esperantlingva vikipedia artikolo.

Galerio de iuj esperantlingvaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]