Elisabeth Schumacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabeth Schumacher
memortabulo pri ŝi en Frankfurto ĉe Majno
memortabulo pri ŝi en Frankfurto ĉe Majno
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1904 (1904-04-28)
en Darmstadt
Morto 22-an de decembro 1942 (1942-12-22) (38-jaraĝa)
en Malliberejo Plötzensee
Mortokialo senkapigo
Lingvoj germana
Loĝloko Tempelhof • Tempelhof-Schöneberg
Ŝtataneco Germana RegnoNazia Germanio
Memorigilo Elisabeth Schumacher
Familio
Edz(in)o Kurt Schumacher
Okupo
Okupo aktivulo • rezistobatalanto
vdr

Elisabeth Schumacher, prononco [eLIzabet ŜU:maĥa], naskiĝinta je la familia nomo Hohenemser (naskiĝis la 28-an de aprilo 1904 en Darmstadt; mortis la 22-an de decembro 1942 en la nazia ekzekutejo Berlino-Plötzensee) estis germana grafikistino kaj kontraŭnazia rezistbatalanto. Ŝi apartenis al la rondo de la rezista grupo "Ruĝa Kapelo".

En 1934 Elisabeth Hohenemser geedziĝis kun la skulptisto Kurt Schumacher. La paro aliĝis al la amikaro ĉirkaŭ Libertas kaj Harro Schulze-Boysen, kiu poste nomiĝis "Ruĝa Kapelo". Dum la Hispana Enlanda Milito, sekretaj materialoj de la germana aerarmeo estis transdonitaj al la grupo fare de Schulze-Boysen kaj kopiitaj kaj miniaturigitaj de Elisabeth Schumacher. La grupo ankaŭ partoprenis la kontraŭleĝan distribuadon de flugfolioj kaj dokumentitajn krimojn de la nazia reĝimo.

Elisabeth Schumacher mem disdonis kontraŭleĝajn rezistajn broŝurojn kaj provis protekti judajn parencojn kontraŭ deportado. En la printempo de 1941, la geedzoj Schumacher estis implikitaj en provo averti Sovetunion pri la germana atako.

En 1942, post kiam sekreta radiomesaĝo estis deĉifrita, multaj kontraŭnaziaj rezistantoj estis arestitaj, kaj la 12-an de septembro 1942 ankaŭ Elisabeth Schumacher estis arestita en sia loĝejo. Kiel ŝia edzo, ŝi estis mortkondamnita la 19-an de decembro 1942 pro "preparo al alta perfido" kaj aliaj politikaj akuzoj.

Elisabeth Schumacher mortis la 22-an de decembro 1942 sub la gilotino en la nazia ekzekutejo Berlino-Plötzensee. Ŝia edzo estis pendigita tie apenaŭ horon antaŭ ŝi.

En okcidenta kvartalo de sia hejmurbo Darmstadt strato estas nomata laŭ ŝi, kaj en 1969 ŝi postmorte honoriĝis per la sovetunia "Ordeno de la Patriota Milito" (ruse Орден Отечественной войны).