Freiberg (Saksio)
| Freiberg (Saksio) | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Saksio | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Chemnitz | ||||
| Distrikto | Distrikto Mittelsachsen | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 50°54′43″N 13°20′34″O / 50.91194°N, 13.34278°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 412 m | ||||
| Areo | 48.05 km2 | ||||
| Telefona antaŭkodo | +49 3731 | ||||
| Poŝtkodo | D-09599 | ||||
| Aŭtomobila kodo | FG | ||||
| Oficiala kodo | 14 1 77 150 | ||||
| Komunumestro | Bernd-Erwin Schramm | ||||
| Adreso de la administrejo | Obermarkt 24 09599 Freiberg |
||||
| Komunuma retejo | www.freiberg.de | ||||
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
Situanta inter Dresdeno kaj Chemnitz, je la norda rando de la Ercmontaro, Freiberg estas moderna urbo kun vigla historio kaj grandaj tradicioj. Kvankam la lasta minejo fermiĝis en 1969, en ĉiu angulo de la antikva urbocentro ankoraŭ videblas la spuroj de la iama minado. La Bergakademie (= minista akademio), fondita en 1765, evoluis al moderna teknika universitato.
Freiberg estas ĉefurbo de la samnoma distrikto de Saksio.
[redakti] Historio
Post trovo de arĝenta erco 1168 ĉe la vilaĝo Christiansdorf ekkreskis minista setlejo, kiu ricevis urbajn rajtojn verŝajne en la jaro 1186. Ĝis ĉirkaŭ 1220 aldoniĝis laŭplane konstruita "Supra Urbo" kaj urbomuro. Sur la ekonomia bazo de la minado Freiberg rapide evoluis je riĉa kaj laŭ tiama skalo popoloza urbo (ĉirkaŭ 5.000 enloĝantoj en 1300).
