Reinhard Kekulé von Stradonitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhard Kekulé von Stradonitz
Persona informo
Reinhard Kekulé von Stradonitz
Naskiĝo 6-an de marto 1839 (1839-03-06)
en Darmstadt
Morto 23-an de marto 1911 (1911-03-23) (72-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt vd
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Profesio
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologo • universitata instruisto vd
Aktiva en BerlinoBonnoRomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich Friedrich Reinhard KEKULÉ VON STRADONITZ (naskiĝinta la 6-an de marto 1839 en Darmstadt, mortinta la 22-an de marto 1911 en Berlino) estis germana arĥeologo.

Reinhard Kekule von Stradonitz, fotografio de Rudolf Dührkoop

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kortega advokato li studis klasikan filologion kaj arkeologion ĉe la universitatoj de Erlangen, Göttingen kaj Berlino kaj doktoriĝis en 1861. Poste li dum du jaroj asistantis ĉe la berlina arĥeologo Eduard Gerhard. Inter 1863 kaj 1866 li troviĝis ĉe la Germana Arkeologia Instituto de Romo kaj habilitiĝis en 1858 ĉe la Bonna universitato.

Post mallonga deĵoro ĉe la Muzeo pri Nassaŭ-aktikvaĵoj en Wiesbaden li fariĝis en 1870 profesoro pri klasika arkeologio en Bonn. En 1889 li iris kiel direktoto Berlinon al la Kolekto de aktikvaj skulptaĵoj kaj gipsmuldajoj de la Reĝaj muzeoj. Ekde 1896 li krome gvidis Antiquarium kaj aŭtomate la unuiĝintan Kolekton de antikvaĵoj. Ekde 1890 li paralele estis profesoro universitata pri arkeologio. En 1897 li tie dekanis kaj en 1901/02 li rektoris.

Ekde 1873 li membris ĉe la komandejo de la Germana Arkeologia Instituto. En 1898 li akceptitis kun orda membreco fare de la anoj de la Prusia Akademio de Sciencoj. Ekde 1905 li prezidantis la Arkeologian societon berlinan. En 1895 li nobeliĝis kune kun la kuzo Friedrich August Kekulé von Stradonitz. Fakte ilia familio devenis el la malnova bohemia nobelaro.[1]

Graveco[redakti | redakti fonton]

Esplorfokuso de Kekulé estis la klasika greka plastiko. Krome interesis lin ankaŭ terakoto; por la Germana Arkeologia Instituto li eldonis la serion Die antiken Terrakotten. Muzedirektorece li daŭrigis la berlinajn elfosadojn (je Malgranda Azio ĉefe). La kolektojn li nove aranĝis je Altes Museum (sur la nuna Muzea insulo de Berlino). Dum lia regado la trovitaĵoj de Pergamo intertempe gastis en la unua Pergamo-muzeo de Berlino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die antiken Bildwerke im Theseion zu Athen. Wilhelm Engelmann, Leipzig 1869 (interrete).
  • Die Balustrade des Tempels der Athena Nike. Wilhelm Engelmann, Leipzig 1869 (interrete).
  • Griechische Thonfiguren aus Tanagra. Spemann, Stuttgart 1878 (interrete).
  • Die Reliefs an der Balustrade der Athena Nike. Spemann, Stuttgart 1881 (interrete).
  • Die Terracotten von Sizilien (=Die antiken Terracotten, 2). Spemann, Berlin/Stuttgart 1884 (interrete).
  • Über eine weibliche Gewandstatue aus der Werkstatt der Parthenongiebelfiguren. Spemann, Berlin 1894 (interrete).
  • Ernst Curtius. Gedächtnisrede gehalten bei der von der Berliner Studentenschaft am 26. Juli 1896 veranstalteten Trauerfeier. Spemann, Berlin 1896
  • Über Kopien einer Frauenstatue aus der Zeit des Phidias. Reimer, Berlin 1897 (interrete).
  • Zur Geschichte des archäologischen Unterrichts in Berlin unter Friedrich Wilhelm III. Rede zur Gedächtnisfeier am 3. August 1902 in der Aula der Friedrich-Wilhelms-Universität. Schade, Berlin 1902
  • Die griechische Skulptur. Unua eldono 1906. – Dua eldono: Reimer, Berlin 1907 (interrete

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. Freiherr von Houwald: Brandenburg-Preußische Standeserhebungen und Gnadenakte für die Zeit 1873-1918. Görlitz 1939, p. 95.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bonner Studien. Aufsätze aus der Altertumswissenschaft. Reinhard Kekulé zur Erinnerung an seine Lehrthätigkeit in Bonn gewidmet von seinen Schülern. Spemann, Berlin 1890 (interrete).
  • Baader, Gerhard, "Kekule von Stradonitz, Reinhard" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 424-426 (tie ĉi interrete)
  • Wilfred Geominy: Das Akademische Kunstmuseum der Universität Bonn unter der Direktion von Reinhard Kekulé. Grüner, Amsterdam 1989, ISBN 90-6032-077-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]