Tarik ibn Zijad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miniaturo reprezentanta Tarik
Alia reprezento de Tarik

Ṭāriq ibn Ziyād al-Layti (en araba, طارق بن زياد, Tarik ibn Zijad aŭ simple Tarik en transkribo proksimuma) (mortinta en 720) estis generalo berbera de la regiono de Tlemceno kiu regis la islaman invadon de la Iberia Duoninsulo, kaj konkeris Hispanion el visigotoj, laŭ la historiografio tradicie akceptita, baze sur arabaj kronikoj de la jarcentoj 10a kaj 11a. Lia nomo en araba signifus «La frapisto» laŭ asertis Jean Baert en 1969.

Tradicia historiografio (visigota fono)[redakti | redakti fonton]

Li estis la subulo de Musa ibn Nusair, kiu nomumis lin guberniestro de Tanĝero. La visigota grafo de Septa (Ceŭto), la gota Olbán kiu regis super la berberoj, vasaloj de la visigotoj sed regataj de islamanoj, peris por akiri la kunlaboradon de Musa ibn Nusair favore al unu el la partioj kiuj kverelis por akiri la visigotan regnon.

En 710 li faris eksperimentan ekspedicion al andaluza marbordo senprobleme. Ŝajne Musa petis opinion de Al-Ŭalid, kiu ordonis al li ke li ne trapazu la markolon de Ĝibraltaro. Tamen en 711 li ordonis al Tarik eliri al Hispanio.

La 30-a de aprilo de 711 la armeo de Tarik elŝipiĝis en Ĝibraltaron (kiu el tiam portas lian araban nomon: Jabal Tarik). Post elŝipiĝo li laŭ legende bruligis la ŝipojn kaj diskursis al la trupo.

La reĝo de visigotoj Rodrigo eliris al sudo. Ŝajne nobeluloj de Betiko favoraj al Agila la 2-a ricevis (akceptis) al Tarik kaj siajn soldatojn. La regularo de la Koncilioj de Toledo malpermesis peti helpon de eksterlandanoj por okupi la povon. Rodrigo kaj Agila ŝajne interkonsentis pri pactraktato por batali kune kontraŭ la ĵus alvenintoj. La situacio de Tarik iĝis danĝera. Neniu el ambaŭ visigotaj partioj agnoskis lin kiel aliancano, sed male, ili kunigis siajn fortojn tiel ke la berbero estis kun la maro dorse kaj kun nur malgranda armeo de 7.000 homoj ĉe sia flanko.

La invado[redakti | redakti fonton]

La bazo de Rodrigo estis situanta en Kordovo. La armeo de Agila troviĝis ĉe Cartago Nova (poste Kartaĥeno). Tarik sendis mesaĝiston al Musa, kiu sendis al li 5.000 pliajn homojn. El 19-a al 26-a de julio de 711, ĉe la Lago Janda [ĥAnda] okazis la batalo konata kiel Batalo de Guadalete. Sed la sekvantoj de Agila iam abandonis la batalon kaj okazigis ĉu rekte ĉu nerekte la malvenkon de Rodrigo. Mortis multaj gotaj nobeloj, eĉ ŝajne la propra Rodrigo, kvankam tio ne estas tute certa. Tarik kompletis tiun venkon per dua venko en Écija, kie finvenkis super la gota nobelularo.

Kvankam antikve reĝoj alportis sian trezoron al bataloj, ne probablas, ke Rodrigo portis la reĝan trezoron kun sia akompanantaro. Tamen eble Tarij kredis ke la trezoro veturis kun ili kaj ke ĝi estus transportata al Toledo. La saman monaton de julio de 711, Tarij lasis viculojn en strategiaj punktoj (nome Malago, Granado kaj Kordovo) kaj alvenis al Toledo.

Tie trafis kun Oppas, frato de la eksreĝo Vitizo, ebla indiko ke Agila jam estis proklamita reĝo en Toledo kie la klerularo estis favora al li. Oni scias, ke la arkiepiskopo Sinderedo, partiano de Rodrigo, fuĝis al Romo sed oni ne scias ĉu tio pro la ekrego fare de vitizanoj aŭ de islamanoj.

En Toledo Tarik trafis la reĝan trezoron, sed malfacile li povis elpreni ĝin, ĉar la aŭtoritatoj de Toledo pretis doni nur parton kiel pago de la faritaj servoj. Tarik decidis resti en la ĉefurbo kaj atendi instrukciojn de Musa ibn Nusair. Li havis fortojn sufiĉajn por ne esti atakata ene de la urbo kaj la vitizanoj ne kuraĝis rompi la rilatojn, ĉar la povo de Agila ne estis sufiĉe certigita kaj murigita urbo estis malfacile konkerebla per ekstera atako.

La venontaj jaron Musa trapasis la Ĝibraltaran Markolon kun 18.000 homoj kaj, nuligas la reziston en Emérita (Mérida), kie li devis uzi unu tutan jaron por la sieĝo kaj la konkero, kuniĝis kun Tarik en Toledo en la somero de 713. Dum tiu tempo, Musa ne haltis kaj antaŭeniris al Astorgo kaj Kantabrio sen trafi reziston.

Poste Tarik kunlaboris kun la ekspedicionj kiujn faris Musa kontraŭ Zaragozo, Taragono, Pamplono kaj Galegio, kaj ambaŭ eliris al Damasko fine de 714 por klarigi al la ĥalifo pri sia administrado. Ili alvenis tien tuj antaŭ la morto de Al-Ŭalid kaj Musa estis juĝata. Ŝajne la propra Tarik agadis kiel akuzisto. La morto de Al-Ŭalid haltigis la proceson.

"Alternativa" historiografio[redakti | redakti fonton]

Diversaj historiistoj pli malpli alternativaj defendas tute revolucian hipotezon, ke Tarik vere estis la visigota guberniestro de la nordafrika provinco visigota kaj venis al Iberio por partopreni en la interpartia (enlanda) konflikto (milito) por akiri la povon inter la diversaj partioj (vitizanoj kaj kontraŭvitizanoj); poste la kulturo de visigotoj, ne tute katolikaj sed ankoraŭ arianoj, orientiĝus kaj akceptis influojn el Oriento, inter ili islamigon kaj arabigon.