Ponto de Sankta Marteno (Toledo)
El Vikipedio
La Ponto de Sankta Marteno estas mezepoka ponto situanta en la okcidenta parto de la urbo de Toledo, Hispanio, el kiu oni povas rigardi belan panoramon de la urbo. Ĝi estis konstruita danke al la arkiepiskopo don Pedro Tenorio en la 14a jarcento, kiu decidis la definitivan planon de kvin arkoj kaj du turetoj heksagonaloj kaj kun kreneloj en ambaŭ pintoj (skrinaĵo sur ŝtono en la tureto elireja referencas al tiu verko). Dum la regado de Karlo la 2-a oni reformis ĝin, plilargigis ties alirojn kaj, post unu jarcento, oni pavimis ĝin. De ambaŭ reformoj restis skribaĵoj en la interna muro de la enireja tureto, kun la imperia blazono flankita de du sidantaj reĝoj.