Sinagogo Tránsito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sinagogo Tránsito kaj Muzeo Sefarda.
Gipsa ornamaĵo de la virinejo
Super la kontaktiloj de la muzeo bildo de la pavoj kun kandelabro

Sinagogo TránsitoSinagogo de Samuel ha-Leví estas fama monumento kaj interesa vidindaĵo en la urbo de Toledo, Hispanio. Temas pri sinagogo konstruita en mudeĥara stilo en kiu elstaras preĝosalono ornamata per arketoj kiuj permesas la eniron de lumo ekstera kaj frisoj multkoloraj el gipso ornamitaj per vegetalaj, geometriaj kaj epigrafiaj bildoj, krom heraldikaj blazonetoj de la regno de Kastilio. Temas pri konstruaĵo de la 14a jarcento konstruita danke al la mecenateco de Samuel ha Leví en tempo de la reĝo Pedro la 1-a.

La muzeo[redakti | redakti fonton]

Situantas en la juda kvartalo, kaj enhavas Muzeon Sefardan, kiu estis kreita en 1964 kaj malfermita en 1971. Ekde tiam la muzeo evoluis ĉefe per reformoj en 1986 al 1994 kaj el 2001 al 2003. Ĝi enhavas kolektojn ĉefe el arkeologio kaj etnografio. Objektoj pri la vivo, jara ciklo kaj festoj de la judoj prezentas la fonon de la juda kulturo. Elstaras en ĝardeneto tomboŝtonoj el la juda tombejo de Toledo. En bela sarkofago aperas bildo de kandelabro kun ambaŭflankaj pavoj, kiu estis elektita por blazono de la muzeo. En diversaj restaĵoj oni miksas simbolojn kaj laŭreligie judajn kaj kristanajn aŭ laŭlingve arabajn kaj hebreajn. Krome estas fonduso de libroj, dokumentoj kaj arkivoj pri la juda kulturo; granda parto el ĝi estas enretigita (40,000 skanitaj paĝoj). Krome estas kompleta projekto pri priserĉado, kongresoj kaj disvastigo por la juda kulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La sinagogo estis konstruita inter ls jaroj 1357 kaj 1363, laŭ enskriboj kiuj aperas en la propra konstruaĵo. Ĝi estis konstruigita de Samuel ha-Leví, membro de la juda komunumo kiu estis konsilisto kaj trezoristo de la Regno de Kastilio dum la regado de Pedro la 1-a. Ĉar estis malpermesite konstrui sinagogojn ĝi estis escepto permesita de la reĝo Pedro la 1-a kiel danko pro la apogo kaj fideleco de la judoj de urbo Toledo al monarko dum lukto por la rekupero de la urbo post esti kontrolita de Henriko la 2-a. Tiam la juda komunumo de Toledo estis la plej riĉa kaj influa de Kastilio kaj kelkaj judooj, same kiel en islama epoko, okupis gravajn postenojn de la Kortego. Tiu komunumo estis en Toledo ekde romia kaj visigota epoko. En araba epoko estis sendependa ene de la propra urbo kun propra organizo kaj administrado.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La Sinagogo Tránsito troviĝas ene de la juda kvartalo, komponita de bestobuĉejoj, merkatoj, muregoj, pordegoj, domaroj, stratoj, kaj eĉ ĝis dek pliaj sinagogoj. Tion oni scias el poemo de la 14a jarcento de Jakob Albeneh. La konkero de Toledo fare de la kristanoj ne ŝanĝis la situacion de la juda komunumo kaj en la 13a jarcento malaperis ties murego kaj la juda kvartalo miksiĝis kun la resto de la urbo.

Retablo de Nuestra Señora del Tránsito

El elfosaĵoj faritaj komence de 2000 oni scias, ke sub la fundamento de la sinagoga estis banloko, nome Hamman de Zeit, kiu estis detruita por la konstruo de la sinagogo inter 1357 kaj 1363. Krom la tereno de la banareo, oni malkonstruis apudajn domojn kaj sure oni starigis la sinagogon, danke al mecenato de Samuel ha-Leví. Kun la Sinagogo oni konstruis la Mikveon.

Pentraĵo de la 18a jarcento de la origina sinagogo

Post la Forpelo de la judoj el Hispanio en 1492, la juda kvartalo estis okupita de la nobelularo kaj la areo de la sinagogo estis donita de la Katolikaj Gereĝoj al la Ordeno de Kalatravo, kiu faras tie kaj preĝejon de Sankta Benedikto kaj arkivon por la religiaj ordenoj de Kalatravo kaj Alkantaro. En la 17a jarcento la preĝejo iĝis konata populare kiel "del Tránsito" pro mendo fare de kalatrava kavaliro al pentristo Juan Correa de Vivar de pentraĵo pri Tránsito (preskaŭmorto kaj ĉieliro) de la virgulino, kiu de tiam ornamis la platereskan altaron. Ĝis la 19a jarcento la preĝejo apartenas al la religiaj ordenoj, sed ruiniĝis. En 1877 la reĝo Alfonso la 12-a deklaris la kapelon Tránsito kiel Nacia Monumento. Poste, en 1964, oni decidis, ke la Sinagogo Samuel ha-Leví estu la sidejo de muzeo pri sefardoj, kiu celas konservi la heredon de la kulturo hispan-juda kaj sefarda kiel parto de la Historia Hispana Heredo, kio estas ĝis la aktualo.

La verko[redakti | redakti fonton]

Ornamaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • de los Ríos, Jose Amador (1845): Toledo Pintoresca. Imprenta y librería D. Ignacio Boix. Madrid, España.
  • de Moxó y Ortiz de Villajos, Salvador; Donado Vara, Julián (1991): Historia medieval de España. Universidad Nacional de Educación a Distancia. Madrid, España.
  • Espinosa Villegas, Miguel Ángel (1999): Judaísmo, estética y arquitectura: La sinagoga sefardí. Editorial Universidad de Granada. Granada, España.
  • Palomero Plaza, Santiago (2007): Historia de la sinagoga de Samuel Ha Leví y del Museo sefardí de Toledo. Secretaría General Técnica (Ministerio de Cultura). Madrid, España.
  • Ray, Jonathan (2006): La frontera Sefardí. La reconquista en la comunidad judía en la España medieval. Alianza Editorial S.A. Madrid, España.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejoj

Kongreso

Artikoloj