Ponto de Alkantaro (Toledo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto de Alkantaro
deck arch bridge • pontoRomia ponto [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 37″ N, 4° 1′ 3″ U (mapo)39.8603-4.0175Koordinatoj: 39° 51′ 37″ N, 4° 1′ 3″ U (mapo)

Ponto de Alkantaro (Kastilio-Manĉo)
Ponto de Alkantaro (Kastilio-Manĉo)
DEC
Ponto de Alkantaro
Ponto de Alkantaro
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Ponto de Alkantaro
Vikimedia Komunejo:  Puente de Alcántara, Toledo [+]
vdr

La Ponto de Alkantaro (arabe القنطرة al-qanţaratu, "ponto") staras super la rivero Taĵo, en la urbo de Toledo (Hispanio). Situanta ĉe la Kastelo de Sankta Servando, oni scias pri ekkonstruo en epoko romiana, dum la fondo de Toletum. Estis unu el la pontoj kiuj utilis kiel enirejo al la urbo kaj estis en la Mezepoko deviga enirejo por ĉiu pilgrimanto.

Estas forte protektita per du pordoj fortifikitaj en ties pintoj, unu el ili baroka kaj alia konstruita en Mezepoko. Tiu ponto suferis konstantajn atakojn en la periodo de la Reconquista, kaj rerekonstruita.

Ĝi estis deklarata Nacia Monumento en 1921.

Ĉar "alkantara" signifas "ponton" en la araba, estas similnomaj pontoj en Alcántara, (Cáceres), Hispanio, kaj Lisbono (fakte kvartalo jam anstataŭ ponto), Portugalio, hazarde super la sama rivero en tre malproksimaj lokoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]